Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Adolf Schwarz. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Schwarz.

Adolf SCHWARZ (naskiĝis en 1906, mortis la 20-an de julio 1996 en Mainhardt) estis germana esperantisto. Tutvive aktiva en la laborista Esperanto-movado, li esperantistiĝis en 1925, tuj transprenante la kurs-estradon de nelerta gvidanto. En 1928-30 li gvidis Esperanto-kursojn en Svedio kaj migre vizitis esperantistojn en pluraj landoj.

En 1930-1934 li aktivis en Berlino, interalie fondante Esperanto-infangrupojn. En 1932 li verkis pri vojaĝo de ok semajnoj al Moskvo, esperante kaj germane, la broŝuron La lando de la Granda Plano.

Ĝisfine agema en Kolektivo Esperantista Komunista, eĉ en sia mortojaro li ankoraŭ kontribuis al ties organo Internaciisto, kiun li en 1930 kunfondis. Lia libro Survoje al Internacio de Proleta Esperantistaro de 1992 prezentas dokumentojn pri la ekesto de IPE en 1932, en kies preparlaboro li partoprenis.