Jubileumboek 1911-1936

Nederlandlingva libro pri la historio de la laborista Esperanto-movado en Nederlando kaj Flandrujo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jubileumboek 1911-1936 eldonita en 1936 en Amsterdamo fare de Federacio de Laboristaj Esperantistoj, estas libro verkita de diversaj aŭtoroj. Ĝi nederlandlingve pritraktas la historion de la Federacio de la Laboristoj-Esperantistoj en Nederlando kaj Flandrujo dum la konsiderita periodo. Ĉe la aŭtoroj de tiu priesperantmovada verko troviĝas interalie Gerrit Paulus de Bruin, Gijsbertus Johannes Degenkamp, Evža Faulhaber-Čiškovská, Frits Faulhaber, Adriaan Kloek, Arend Veen kaj Bas Wels.

Jubileumboek 1911-1936
Jubileumboek 1911-1936
Jubileumboek 1911-1936
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1936
Urbo Amsterdamo
Eldoninto Federacio de Laboristaj Esperantistoj
Paĝoj 160
vdr

Recenzoj redakti

 
 Vere grandioza eldonaĵo laŭ aspekto kaj enhavo, pro kies aperigo la Nederlanda Laborista Federacio meritas specialan gratulon. En sistema vico preterŝoviĝas antaŭ la mirantaj okuloj de la leganto ekstreme interesaj artikoloj, pritraktantaj la historion de la ned. laborista movado. Sekvas artikoloj pri la praktika aplikado de E. en la servo de la laboristaro, pri la gazetara servo, kluba vivo, E. en Flandrujo, laboro inter la infanoj, E-ekzamenoj, E. en la presejoj, en la radio, en la lernejoj ktp., ktp. Abunda riĉeco de instruaj ilustraĵoj, agrabla preso sur luksa papero faras tiun ĉi libron ankoraŭ pli „jubilea“ kaj oni povas preskaŭ envii la ned. E-laboristaron pro la eldono de tiu ĉi impresa kaj konvinka varbolibro 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.131 (jun 1936)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti