Gerrit Paulus de Bruin

nederlanda esperantisto kaj historiografo

Gerrit Paulus de BRUIN [brejn] (naskiĝis la 3-an de oktobro 1895 en Roterdamo, mortis la 27-an de oktobro 1956 en Enschede[2]) estis nederlanda esperantisto kaj kontoristo. Fabriklaboristo de siaj 12-a ĝis 21-aj jaroj, li lernis Esperanton en 1912-13. Gerrit de Bruin publikigis artikolojn speciale en laboristaj gazetoj kaj kompilis Historio de la laborista Esperanto-movado ĝis 1914 (La Nova Epoko, 1931). Li estas aŭtoro de Gvidilo tra la Esperanto-movado kaj de Esperantlingvaj propagando-broŝuroj. Li propagandis por Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Nederlando ekde 1922, gvidis la Nederlandan Laboristan Esperanto-Servon en la jaroj 1922-25, kaj estis sekretario-kasisto de la "Laborista Ekzamena Komitato". Gerrit de Bruin kunlaboris al SAT-eldonaĵoj, estis kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto. Li ankaŭ konsilis M. de Waard rilate al la redaktato de ties La Esperanta Literaturo - Demandaro kaj resumoj de originalaj verkoj.

Gerrit Paulus de Bruin
Esperanto-aktivulo kaj aŭtoro [1]
Esperanto-aktivulo kaj aŭtoro [1]
Persona informo
Naskiĝo 1895
en Roterdamo
Morto 1956
en Enschede
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Preangerstraat
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • kontoristo • fabriklaboristo • historiisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Gvidilo tra la Esperanto-movado; Historia Skizo de la Internacilingva Ideo; Het Arbeiders Esperantisme (trad.);
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VerkojRedakti

  • Facile lerni Esperanton, FLE, Amsterdam, 56 p., 1946
  • Gvidilo tra la Esperanto-movado, eldonis SAT kaj FLE, 75 p, 1936
  • La laborista esperantista movado antaŭ la mondmilito, SAT, 36 p, 1936
  • Gvidilo tra la Esperanto-movado - Suplemento 1936-1948, eldonis SAT kaj FLE, 16 p, 1948
  • Historia Skizo de la Internacilingva Ideo, Asocio de Laboristaj Esperantistoj en la Regiono de la Nederlanda Lingvo, Amsterdam, ĉ. 1955.
  • Wat Ieder van Esperanto Weten Moet, 23 p., Federatie van de Arbeiders Esperantisten in het Gebied van de Nederlandse Taal, Amsterdam, ĉ. 1933.

TradukojRedakti

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. foto : Bildo de G.P. de Bruin en Jubileumboek 1911-1936, paĝo 91
  2. Historio de Esperanto III, paĝo 1189

Eksteraj ligilojRedakti