Evža Faulhaber-Čiškovská

nederlanda esperantisto kaj tradukisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Eugenie Marie FAULHABER-ČIŠKOVSKÁ (simple: Evža FAULHABER-ČIŠKOVSKÁEvža ČIŠKOVSKÁ antaŭ ol edziĝo; naskiĝis 19-an de novembro 1885 en Prago) estis ĉeĥa-nederlanda esperantisto kaj libertempe tradukisto.[1] Ŝi estis la filino de Maurits Čiškovský kaj Kristina Reif.[2] Čiškovská edziĝis la 2-an de septembro 1926 kun Frits Faulhaber kaj estis estrarano de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) en la fruaj 1930-aj jaroj.[3]

Evža Faulhaber-Čiškovská
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1885 (1885-11-19)
en Prago
Morto 7-an de majo 1961 (1961-05-07) (75-jaraĝa)
en Hilversum
Lingvoj Esperantonederlandaĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoĈeĥoslovakio
Familio
Edz(in)o Frits Faulhaber
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Faulhaber kaj Čiškovská renkontis en kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda iam inter 1921 kaj 1925. Kiel Faulhaber-Čiškovská, ŝi estis estrarano de FLE kaj inter 1936 kaj 1940 redaktinto de la FLE-infanrevuo La Vojo.[4] En 1933 ŝi verkis nederlandlingvan artikolon pri la Esperanto-ekspozicioj de FLE, kiujn ŝi organizis. Inter 1941 kaj 1946 ŝi tradukis du librojn el la ĉeĥa al la nederlanda lingvo.

Tradukoj redakti

Referencoj redakti

  1. Faulhaber, F.A.F. (nederlande) (PDF). Archief van het Bevolkingsregister: gezinskaarten. Gemeente Archief Amsterdam. Alirita 2018-04-21.[rompita ligilo]
  2. BS Huwelijk met Frederik Antonius Franciscus Faulhaber. Noord-Hollands Archief (1926-09-02). Alirita 2018-04-21.
  3. Faulhaber-Čiškovská, E. (1933) “Onze Tentoonstellingen”, G. P. de Bruin kaj Jac. van Wijngaarden: Jubileumboek 1911-1936: uitgegeven ter gelegenheid van het 25-jarig bestaan der Federatie van Arbeiders-Esperantisten in het gebied van de Nederlandse Taal (nederlande). Amsterdam: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, p. 70–75.
  4. Ans Bakker-ten Hagen; Dik Nas (2016). “FAULHABER, Frederik Antonius Franciscus”, BWSA online (nl). 

Vidu ankaŭ redakti