Bas Wels

nederlanda demokrata socialisto, esperantisto kaj tradukanto

Bastiaan Pieter WELS, esperante B. VELS kaj k-do VELS (naskiĝis la 30-an de aprilo 1897 en Roterdamo, mortis la 9-an de decembro 1957 en Roterdamo) estis nederlanda esperantisto, aktiva en la landaj kaj roterdamaj rondoj de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE) kaj en la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Bas Wels
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1897 (1897-04-30)
en Roterdamo
Morto 9-an de decembro 1957 (1957-12-09) (60-jaraĝa)
en Roterdamo
Lingvoj nederlandaEsperanto
Loĝloko Goudsesingel • Blokmakersstraat • Goudsesingel • Goudsesingel • Rusthofstraat • Paradijslaan • Crooswijk • Rubroekstraat • 1e Wandeloorddwarsstraat
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantistokelnero • funebraĵisto
vdr

Vivo redakti

 
De dekstre maldekstren: (1) Bas Wels, (2) Frits Faulhaber, (3) Van Essen, (4) Dreves Uiterdijk, (5) v. d. Pols, (6) Bartelmes.

Bas Wels esperantistiĝis en 1932 kaj tiris atenton pro sia speciala parolkapablo dum propagandaj kunvenoj. Li aktiviĝis en FLE-sekcio Rotterdam I. En 1937 Wels iĝis prezidanto de la Organiza Kongres-Komitato (OKK), kiu organizis la sukcesan 17-an SAT-Kongreson (1937) en Roterdamo. En tiu jaro li kontribuis al Jubileumboek 1911-1936 pri la kunlaboro inter FLE kaj SAT.

La dua mondmilito deprimigis Wels kaj li perdis entusiasmon pri siaj idealoj. Li resanigis post li tradukis biografion de Henriette Roland Holst pri Roza Luksemburg al Esperanto en 1949. En 1956 Wels estis elektita prezidanto de FLE-distrikto Rotterdam. Li estis reelektita en 1957, sed mortis.[1]

Referencoj redakti

  1. La distrikto Rotterdam de F.L.E. (1958-01). “Nekrologo: Bas Wels”, Laborista Esperantisto (eo) 27 (1), p. 3.