„ Ĉi tiu dulingva (esperanta-germana) volumo prezentas kelkajn informojn, skizajn sciigojn kaj bibliografiajn referencojn por alproksimigi al la historio de la laborista Esperanto-movado.
Konkrete, tiu ei libreto enhavas kvin kontribuaĵojn:
1.— Rainer NOLTENIUS: "Fritz Hiiser-Instituto": La Fritz Húser-Instituto pri
germana kaj eksterlanda laborista literaturo estas la ununura instituto, kiu ekskluzive okupigas speciale pri la kultura historio de la laborista movado. Ĝi plenumas tri celojn: kolektado, esplorado kaj prezentado de materialoj. Ĝi aranĝas migrajn ekspoziciojn. Ekzemple, la partoprenintoj de la Universala Kongreso en 1993 en Valencio havis la sancon viziti la ekspozicion elmontritan
de ĉi du instituto.
2.— Detlev BLANKE: "Germana Laborista Esperanto-Asocio": La unuaj
laboristaj Esperanto-Grupoj fondigis komence de la 20a jarcento. Post la unua mondmilito, laŭ la iniciato de la franco Eugène Adam (pseŭdonime: LANTI)
kreigis en Prago en 1921 SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda).
En Germanio, la komercistoLeopold Schiaf eldonis ekde 1910 la revuon "Der Arbeiter Esperantist" (La laborista esperantisto) kaj fondis fikcian "Germanan Laboristan Esperantistan Asocion" kun sidejo en Dresde. Sed poste, la fikcio realigis: per iniciato de la laborista esperantista grupo de Leipzig "Frateco" oni starigis la "Germanan Laboristan Esperantistan Asocion" (GLEA) En tiu asocio baraktis du tendencoj: unuflanke, la komunistoj kiuj emis orientigi al la sovetia perspektivo; kaj aliflanke, la socialdemokratoj kiuj preferis konservi certan partipolitikan neŭtralecon. Sed fine, post la ascendo de Hitler en 1933 GLEA estis forigita.
3.— Eduard WEICHMANN: "Kroniko": Skize kaj laŭ jarreferencoj oni mencias diversajn signifajn momentojn de la kunfluo inter Esperanto kaj la laborista movado.
4.— Ulrich LINS: "Esperantistoj en la Hispana Intercivitana Milito": La hispana intercivitana milito estis nacia tragedio kie la malamoj kondukis la homojn al tiu "glavo sangon sojfanta" ŝajne neeviteble. La artikolisto mencias du konkretajn
personajn kazojn: Julio Mangada Rosenörn, esperantisto kaj prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio faris la militistan karieron kaj mobiliziĝis kiel generalo favore al la Respubliko, Zamenhof estis konsiderata de li "la plej granda sanktulo nuntempa" . Li klarigis, ke li estas esperantisto ne pro tio, ke li konsideras Esperanton kiel nuran internacian lingvon sed ĉar gi entenas la ideon de vera frateco kaj per tutmonda uzado servas kiel plej efika elemento kontraŭ la malbenata milito.
Luis Hernandez Lahuerta, komunisto, estis la ĉefredaktoro de "Popola Fronto", gazeto eldonita en Valencio subtitolita "Informa bulteno internacia pri
(la) hispana lukto kontraŭ la fasismo".
5.— Detlev BLANKE: "Elekta bibliografio pri esploroj pri la historio de la laborista Esperanto-movado": Oni parolas pri la Laborista Esperanto-movado, parto de la lingvo-komunumo de Esperanto, kiu estis stampita per la tiutempaj politikaj kaj ideologiaj interkonfliktoj.
La hitoriografio pri la Esperanto-movado, kaj specife pri la laborista movado
estas maltroa. Ekzistas nur kelkaj studoj. Mencieblas tiuj de de Bruin (1936), Drezen (1931), Platiel (1935), la pli novaj de Lins kaj kelkaj faritaj speciale
en la iamaj (tiel nomataj) socialismaj landoj.
6.— Jiri PROSKOVEC: "Superrigardo pri la Esperanto-arkivo de la Fritz Húser-Instituto: En la historio de la Esperanto-movado okupas ne malgrandan lokon la Laborista Esperanto-movado. Fakte, Esperanto estis elpensita kiel instrumento por progresi al pli bona mondo kaj logike la laborista movado povis vidi en gi ilon por faciligi la internaciajn rilatojn kaj la antaŭeniro al pli justa socio. ” |