Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lorenzo NOGUERO Sarasa estas hispana esperantisto.

Lorenzo Noguero kun sia kunulino Eunice Alberto Moysés

Li naskiĝis la 14-an de julio de 1963 en Huesca (Hispanio). Li studis Juron en la Universitato de Zaragozo, urbo kie li loĝas kaj laboras kiel ŝtatoficisto.

En la jaro 1984, li kontaktis kun esperanto en la asocio “Frateco”. Poste li lernis kaj alproksimiĝis al la lingvo trairante de la scivolemo al entuziasmo. Li estas membro de “Frateco”, de HEF kaj de UEA. Li estas Prezidanto de “Frateco” (ekde 2003). Li estis sekretario de Fundación Esperanto ekde 2000 kaj ties prezidanto de 2020.

Li estis ene de la loka komitato kiu organizis la 72-an Hispanan Kongreson en Zaragozo okazinta en majo de 2013.

Pri Esperanto kaj por Esperanto li verkis diversajn artikolojn (aperintaj en la gazeto “Boletín” de HEF kaj en aliaj revuoj kaj ĵurnaloj) kaj foje prelegis (ekz.: dum Brazila Kongreso en 2004: “Ĉokolado: la amiko el Ameriko”).

Diversaj renkontiĝoj kaj kongresoj, ĉefe internaciaj (kaj ĉefe en Brazilo) alportis al li la ŝancon travivi memorindajn momentojn kaj interkonatiĝi kun mirindaj homoj. Elstare, lia vivo estas kunigita kun Eunice Alberto Moysés, brazila esperantistino.