Frateco (Aragona Esperanta Societo)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

"FRATECO"[1][2] estas societo, kun sidejo en Zaragozo (Aragono, Hispanio) kies ĉefaj celoj estas disvastigi la lingvon esperanto[3][4] kaj la idealojn esperantistajn.[5]

Historio

redakti

Frateco estas pli ol centjara esperanta asocio. Ĝi estis fondita la 3an de julio de 1908 en Zaragozo pro la iniciato de grupo da idealistoj inter kiuj troviĝis (inter aliaj) Agustín de Montagud, Rafael Benítez kaj Emilio Gastón Ugarte, en la sama jaro kiam estis organizita en Zaragozo la ekspozicio hispana-franca.

 
Partoprenantoj en la 72a Kongreso de HEF celebrita en 2013 en Zaragozo kaj organizita de Frateco

Post la Unua Mondmilito, atentante la alvokon de esperantista grupo de Aŭstrio, "FRATECO" kunlaboris en la gastigado en Hispanio de 326 aŭstriaj infanoj en situacio de mizero pro la postmilito. Tia humanisma agado estis direktita de la esperantistoj Emilio Gastón (el Hispanio) kaj Karl Bartel (el Aŭstrio).[6][7]

Ĝi estas la sola esperantista grupo en Hispanio ne fermita kaj kiu funkciis seninterrompe ekde sia naskiĝo. Ĝi organizis kelkajn Hispanajn Esperanto-kongresojn (kadre de Hispana Esperanto-Federacio). La lasta en la jaro 2013.[8][9]

Laŭlonge de sia ampleksa historio, ĉi tiu kultura societo klopodis disvastigi la esperantistan idealon pere de organizado de kursoj,[10][11] prelegoj, ekspozicioj,[12] seminarioj ktp. Ĝi enhavas esperantan bibliotekon kun pli ol 4.000 volumoj.[3]

Esperanto kaj ĝia aŭtoro en la stratoj de Zaragozo

redakti

En 1961, okaze de peto de Frateco, la urbestraro de Zaragozo dediĉis straton al la verkinto de esperanto, sed ĝia nomo estis Dr. Zamenhoff. En 2012 oni korektis la eraron kaj ĝia nuna nomo estas Dr. Zamenhof.[13]

En 1995 la urbestraro de Zaragoza dediĉis centran placon al Esperanto, kies nomo estis "Glorieta del Esperanto". En 2008, okaze de la centjariĝo de Frateco, la urbestraro permesis instali monumenton dediĉitan al Esperanto en tiu placo, dezajnita fare de la esperantisto Jaime Benito Cedo kaj financita de membroj de Frateco kaj simpatiantoj de Esperanto.[14][15]

Kelkaj elstaraj membroj de Frateco

redakti

Multaj homoj partoprenis en la vivo de "FRATECO". Pli elstare estas menciindaj: la advokato Emilio Gastón Ugarte[16] (avo de Emilio Gastón Sanz, kiu havis la oficon kiel "Justicon" de Aragono) kiu estis unu el la fondintoj; la juristo Manuel Maynar Barnolas, kiu estis Prezidanto de “FRATECO”; la Rektoro de la Universitato de Zaragozo, Miguel Sancho Izquierdo, kiu ankaŭ estis Prezidanto de la societo; aŭ Antonio Marco Botella, verkisto de diversaj libroj kiel "Analoj de la hispana E-movado" aŭ "Un siglo de esperanto en Aragón" ("Cent jaroj de Esperanto en Aragono").

Ĝia nuna prezidanto estas Lorenzo Noguero.

Nia Vivo

redakti

Nia Vivo. Eld. Esperanta Societo Frateco, Zaragoza, 1959(?)

 
 Kun la celo rememorigi la 50-an jaron de ekzisto de la Klubo, niaj bonaj amikoj de la Societo Frateco en Zaragozo eldonis belan broŝuron kun la nomo »Nia Vivo», tio estas la titolo de tiu revueto esperantista, jam malaperinta, kiun antaŭlonge publikigis la menciita Societo. La broŝuro enhavas interesajn artikolojn, pri tiel grava evento, de samideanoj Marqueta, prezidanto de tiu Societo; Beckers, prezidanto de IKUE; Bartel, kunlaborinto de sinjoro Gastón pri la afero de la gastigado de aŭstraj infanoj, post la unua mondmilito; Lehner, unu el la tiamaj infanoj aŭstraj, gastoj en Zaragozo; Artigas, la sindona samideano, bedaŭrinde jam mortinta; Pastro Casanovas, amiko jam sufiĉe konata de la tuta hispana samideanaro, precipe de tiuj ĉeestintaj niajn naciajn kongresojn, pro liaj interesaj predikoj; Oróp, honora prezidanto de «Frateco»;

De la Puente, prezidanto de la Katolika Esperantista Hispana Asocio; Máñez, la pioniro de Esperanto en Cheste, kaj F-ino Emilia Gastón, filino de la forpasinta samideano Emilio Gastón, kunfondinto de «Frateco», samideano karmemora, kiu tiom ege laboradis por nia afero en Zaragozo. Aperas ankaŭ en la broŝuro belqj poemetoj de S-ano Sancho Izquierdo, profesoro de la Zaragoza Universitato; Hilda Dresen, unu originala, kaj aliaj, tradukoj, el la fama estona poetino Marie Under; Kraus kaj Grabowski. Estas ankaŭmenciinda interesa priskriba raporto pri la festo aranĝita por celebri la Oran Jubileon, festo okazinta en grava restoracio de la urbo. Oni mencias en tiu raporto la ricevitajn salutojn: de profesoro D-ro Ivo Lapenna, sekretario de UEA; de D-ro Rafael Herrero, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio; kaj oni reproduktas ceterajn paroladojn faritajn en tiu jubilea festo. Sur la kovrilo aperas fotografaĵo de S-anoj Agustin Montagud, Rafael Benitez kaj Emilio Gastón, kunfondintoj de la Societo, antaŭ 50 jaroj.

La kompiladon, tipografian aranĝon kaj kovrilon tre lerte faris ia redaktoro de nia Boletín , S-ano Luis Hernandez. Tial, li, same kiel la fervoraj organizantoj de la festo kaj eldonintoj de «Nia Vivo», meritas la dankon de la samideanaro. 
— Juan Bosch. Boletín n114 (mar 1959)

Referencoj

redakti
  1. Asociaciones de Zaragoza (hispane). Base de datos del Departamento de Presidencia y Relaciones Institucionales del Gobierno de Aragón.. Arkivita el la originalo je 2018-05-23. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  2. GEA Gran Enciclopedia Aragonesa. Frateco (Fraternidad). (hispane). El Periódico de Aragón. Arkivita el la originalo je 2018-05-23. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  3. 3,0 3,1 Zapater, Pedro. El esperanto: una lengua viva en Aragón. (hispane). Heraldo (2013-03-04). Arkivita el la originalo je 2017-11-04. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  4. Crespo Roig, María José. Esperando el esperanto. (hispane). Aragondigital.es (2011-01-20). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  5. García, Mariano. Una historia de amor en esperanto. (hispane). Heraldo.es (2010-12-16). Alirita la 2-an de junio de 2018.[rompita ligilo]
  6. Rodríguez Hernández, José María. The Esperantist Movement's humanitarian activities in the two World Wars and its relationship with the International Red Cross. (angle). International Review of the Red Cross, nº 312. (International Committee of the Red Cross). (1996-06-30). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  7. Hispana Esperanto-Federacio. Esperanto, paz y acogida. (hispane). Esperanto.es. Arkivita el la originalo je 2020-09-30. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  8. Aragón es escenario del Congreso de Esperanto (hispane). El Periódico de Aragón. (2013-04-29). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  9. Pitarch, Beatriz. Esperanto en el programa "Buenos días Aragón" (hispane) (Jutuba Video - Minuto: 4.28). Aragón TV (2013-04-30). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  10. Asociación de Esperanto Frateco - Programación. (hispane). Guía de ocio y cultura - Ayuntamiento de Zaragoza.. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  11. Aragona lingvo (E-o-Tago) (esperante). Esperantaj bitoj (2009-12-15). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  12. El esperanto, una lengua internacional: una exposición y una conferencia nos introducen a su historia y a su cultura. (hispane). M. I. Ayuntamiento de Ejea de los Caballeros.. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  13. Strato Zamenhof 3: Zaragozo (esperante). Esperantaj bitoj (2010-06-29). Alirita la 2-an de junio de 2018.
  14. Ferrán, Martín. Homenaje de Zaragoza al esperanto. (hispane). Crónica de Aragón.es (2009-02-17). Arkivita el la originalo je 2018-05-23. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  15. González Gil, Armando. Monumento al esperanto. (hispane). Zaragoza: escultura urbana. Alirita la 2-an de junio de 2018.
  16. GEA Gran Enciclopedia Aragonesa. Gastón Ugarte, Emilio. (hispane). El Periódico de Aragón. Arkivita el la originalo je 2018-05-23. Alirita la 2-an de junio de 2018.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Frateco (esperante). Frateco Esperanto-Asocio. - Oficiala retejo de la grupo.
  • Frateco 1908 (esperante) (Jutuba video). Frateco Esperanto-Asocio (2017-09-21). - Video pri la historio de Frateco okaze de ĝia centjariĝo,