Francisco Máñez Sánchez

Francisco MÁÑEZ SÁNCHEZ (elp. fransisko manjez sanĉez) estis hispana esperantisto.

Francisco Máñez Sánchez
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1888 (1888-05-20)
Morto 30-an de novembro 1968 (1968-11-30) (80-jaraĝa)
en Cheste
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistopolitikistokamparano
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis la 20an de majo 1888 en Cheste. Esperantisto de 1907.

Por altiri la atenton de la samvilaĝanoj al la nova ideo, li skribis leterojn kaj poŝtkartojn al fremdaj E-istoj, al kiuj li rekomendis la adreson de la kafejo, kie li kutime iris en Cheste kaj efektive la amikoj kaj klientoj de tiu kafejo scivoleme demandis al li pri tiu korespondado kaj tiamaniere li altiris la atenton de siaj samvilaĝanoj, ke baldaŭ li starigis EG-n.

Li estis ano de la komitato por gastigo de aŭstraj infanoj en Hispanio, post la Unua Mondmilito, pere de Esperanto.

Li forpasis en Zaragozo en 1969.

Agnoskoj redakti

Strato en Cheste havas lian nomon.

La historiisto José Vicente Castillo verkis en 2023 lian biografion, kun titolo Una estrella verde en las trincheras - Autobiografía apócrifa de Francisco Máñez, eldonitan de la Urbestraro de Cheste [1].

Referencoj redakti

  1. Prezentado de libro kun la biografio de Francisco Máñez