72-a Hispana Kongreso de Esperanto

La 72a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Zaragozo, Hispanio, de la 3a ĝis la 5-a de majo 2013.

La kongresanaro
Ĉe la podio el maldekstro dekstren Lorenzo Noguero, Antonio Marco kaj Tonyo del Barrio
Ĉe la podio estraro de HEF dum ties ĝenerala asembleo
Kongresanoj dum vizito al la Alĝaferio
Kongresanoj dum vizito al la Alĝaferio: la araba preĝejo

Ĝeneralaĵoj redakti

La moto tiujare estis «Lingvo kaj sento», kaj tiurilate poezio ludis gravan rolon en la programo; tiele ekzemple la kaloĉajan poezion prezentis Antonio Valén al la kongresanaro. Jorge Camacho pluklegis tra sia nova poemaro kaj pensigis nin pri esperanto kiel vidpunkto aŭ pri ĝi kiel la «zombia lingvo». Miguel Fernández rakontis pri onta verko Poezio: armilo ŝargita per futuro. Li dankis la emon de aŭtoroj kaj heredantoj, kiuj bonavole rezignis iliajn traduk-rajtojn por ebligi la esperantigon de la poeziaĵoj, kaj laŭtlegis (eĉ kantis) kelkajn juveletojn. La poemaro, prezentota de Miguel dum venonta SAT-kongreso en Madrido, enhavos 182 poemojn el Blas de Otero, Miguel Hernández, Gabriel Celaya, Marcos Ana, García Lorca kaj ĝis 35 «engaĝiĝintaj, kontestemaj, kaj socirevoluciaj» aŭtoroj.

Eĉ regionaj kaj naciaj televidoj raportis pri la hispana kongreso de Esperanto (aŭ ĝenerale pri esperanto okaze de la kongreso kaze de La Sexta kaj Aragón TV).

Partoprenantaro redakti

Aliĝis iom pli ol 100 kongresanoj. Elstaris inter ĉiuj Eduardo Larrouy kiuj aktive partoprenis en la diversaj programeroj eĉ koncertoj, eĉ estante pli ol centjaraĝa.

Organizis la kongreso Frateco nome Asociación Aragonesa de Esperanto aŭ Esperanto-Asocio en Aragono kunlabore kun HEF, Hispana Esperanto Federacio. La KOK (Kongres-Organiza Komitato) estis komponita de prezidanto Eduardo Berdor, vicprezidanto Antonio Marco, sekretario kaj kasisto Lorenzo Noguero kaj aliaj kunlaborantoj kiaj Enrique Navarro, Sabino Pelegrín kaj Miguel Ángel Martín.

Programo[1] redakti

  • VENDREDE (3-a de majo)
  • 10:30 NeSolena malfermo de la Kongreso
  • 11:00 Prelego de Antonio Marco: “Komentoj pri Don Kiĥoto kaj ĝia tradukinto”. Omaĝo al Fernando de Diego.
  • 12:30 Interkona mateno
  • 16:30 Vizito al Aljafería, nome araba palaco de la urbo.
  • 19:00 Muzika prelego de Eduardo Berdor: “La valsoj de Chopin, romantika ĉefverko”, kun ludado de valsoj ĉe piano.
  • 21:00 Muzika spektaklo de SoloTronik (“Sala El Zorro”. Centro Comercial Independencia “El Caracol”. Adreso: Paseo Independencia, 24, local 79)
  • SABATE (4-a de majo)
  • 10:30 Solena malfermo de la Kongreso
  • 11:30 Prelego de Miguel Fernández: “Poezio: armilo ŝargita per futuro. Esperanta antologio de hispana poezio kontestema, engaĝiĝinta, socia kaj revolucia”
  • 13:00 Prezento de ludkartaro fare de Abel Montagut: Ludkartoj de “Talismanoj” (3-a serio) pri “Mil kaj unu noktoj” kaj “Al-Andalus”
  • 14:00 Oficiala bankedo
  • 17:30 Prelego/ateliero fare de Jorge Camacho: “Esperanto kaj poezio”
  • 18:45 Prelego de Antonio Valén: “Kalmo kaj malkalmo ĉe Kálmán Kalocsay” kun legado de diversaj poemoj de la hungara aŭtoro kaj ties prikomentado
  • 20:00 Muzika prezento de JoMo (“Sala Creedence”. Adreso: Plaza San Lamberto, 3)
  • DIMANĈE (5-a de majo)
  • 10:30 Prelego de Kani: "La romanco de la prizonulo: enigmoj kaj interpretoj".[2]
  • 11:00 Prelego de Antonio Marco: “La poezi-difino” nome aludoj al poezio fare de diversaj verkistoj.
  • 12:00 Asembleo de HEF kun speciala debato pri agado en Hispanio, kongresoj kaj Esperanto-Instruado. Ĉu ILEI en Hispanio?
  • 13:30 Oficiala fermo

Faktoj kaj detaloj redakti

La kongreslibro havis 32 paĝojn, sed inkludis 16paĝan literaturan kaj distran suplementon nome "Pirata Suplemento. Kongres-libero" laŭ la motoj Lango kaj Mento, Drivo kaj Vento, Tinto kaj Vento, nome parodioj de «Lingvo kaj sento». Okazis Libro-Servo zorge de SATeH. Dum la kongreso okazis ekspozicio pri Esperanto (paneloj de HEF) en biblioteko Maria Moliner (pl. S. Agustín)

Notoj redakti

  1. El Kongres-libro de 72-a HEK, Zaragozo, 3 – 5 majo 2013, paĝo 7
  2. Kani (José María Salguero), "La romanco de la prizonulo: enigmoj kaj interpretoj", Beletra Almanako, nº 18, oktobro 2013, pp. 92-100.

Eksteraj ligiloj redakti