Ferdinand Domela Nieuwenhuis

nederlanda socialisto

Ferdinand DOMELA NIEUWENHUIS [fer'di'nant do'me'la niŭ'en'hojs] (naskiĝis la 31-an de decembro 1846 en Amsterdamo, mortis la 18-an de novembro 1919 en Hilversum) estis la unua grava nederlanda socialisto kaj la unua socialisto en la nederlanda parlamento. Li estis luterana pastoro, kiu, post perdo de sia kredo, politike ekbatalis por la laboristoj. Laŭ la Sennaciulo de 1932:

Ferdinand Domela Nieuwenhuis
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1846 (1846-12-31)
en Amsterdamo
Morto 18-an de novembro 1919 (1919-11-18) (72-jaraĝa)
en Hilversum
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Ferdinand Jacob Domela Nieuwenhuis
Frat(in)o Adriaan Jacob Domela Nieuwenhuis
Infano César Domela
Okupo
Okupo pastoropolitikisto
vdr

"La signifo de figuro kiel Domela Nivenhuis kuŝas [unue] en lia propra evoluo; el kristano li fariĝis anarkisto, el aŭtoritata [socialisto li fariĝis] liberana socialisto, el liberalulo [li fariĝis] revoluciulo; due en lia granda voloro por la socialista movado."[1]

Vivo redakti

Ferdinand Nieuwenhuis naskiĝis en 1846. Lia familio aldonis la kromnomon "Domela" en 1859. Post teologiaj studoj li iĝis luterana pastoro, kaj deĵoris en diversaj nederlandaj urboj. Dum tiu tempo li iom post iom perdis sian kredon kaj konatiĝis kun la tiamaj sociaj problemoj. Li ĉesis prediki en 1879, kaj iĝis diversmaniere aktiva socialisto.

En 1881, Domela Nieuwenhuis iĝis la ĉefo de la Socialdemokrata Ligo (nederlande: Sociaal Democratische Bond, SDB), socialista movado konstruita ĉirkaŭ diversaj lokaj movadoj. Ĝi batalis por universala voĉdonrajto kaj subtenis laboristajn strikojn. Sub la gvido de Domela Nieuwenhuis, la movado iĝis pli kaj pli forta, kaj tial ankaŭ estis atakita. En 1887, li estis kondamnita al unujara malliberiĝo pro insulto al la reĝeco en artikolo, kvankam ne estas certe, ke li efektive skribis ĝin.

En 1888 Domela Nieuwenhuis elektiĝis en la Dua Ĉambro de la nederlanda parlamento. Li restis tie ĝis 1891, kiam li decidis ne plu kandidati, seniluziita de la parlamentaj metodoj.

Ekde tiu tempo Domela Nieuwenhuis pli kaj pli alproksimiĝis anarkiistajn konvinkojn. SDB sekvis lin, sed kun kelkaj problemetoj. Multaj ne akceptis la evoluon, ĉefe Pieter Jelles Troelstra, kiu forlasis la partion kun aliaj gravaj membroj kaj ekfondis la pli reformistan Socialdemokratan Laboristan Partion (nederlande: Sociaal Democratische Arbeiders Partij, SDAP) en 1894. La saman jaron, la partio de Domela Nieuwenhuis iĝis eksterleĝa, sed li tamen restis ekster la SDAP de Troelstra.

Domela Nieuwenhuis plu publikigis tekstojn kaj batalis por anarkiismo. Li vizitis diversajn kongresojn kaj kunorganizis pliajn movadojn.

En Esperanto aperis redakti

Referencoj redakti

  1. V. Vesels (1932-12-29). “Ferdinando Domela Nivenhuis (Nieuwenhuis), 1846-1919”, Sennaciulo (eo) (pdf) 9 (399), p. 38. “La signifo de figuro kiel Domela Nivenhuis kuŝas en lia propra evoluo; el kristano li fariĝis anarkisto, el aŭtoritata — liberana socialisto, el liberalulo — revoluciulo; due en lia granda voloro por la socialista movado.”.