Liberecanaj Pensoj

Liberecanaj Pensoj estas duvoluma kompendio de 17 tekstoj fare de diversaj aŭtoroj, eldonita de SAT en 1999. La unua volumo enhavas la sep unuajn tekstojn, dum la dua, la dek lastajn. Escepte de la tekstoj n-ro 11, 15 kaj 16, kiuj tiam ne estis aperintaj broŝurforme, la ceteraj tekstoj estas relanĉo de elĉerpitaj eldonoj. Plimulte de la aŭtoroj estas famaj anarkiistaj aktivuloj el diversaj landoj aŭ literature famaj verkistoj. Aldone enestas la kompendion citaĵoj, tradukoj de poemeroj, kompletigaj mallongaj tekstoj kaj ilustraĵoj. Fine de la dua volumo troviĝas listo de aliaj liberecanaj tekstoj legeblaj en Esperanto kaj la precipaj adresoj, al kiuj sin turni sur la tiukampa Esperanto-agado.

Liberecanaj Pensoj
Liberecanaj Pensoj
Liberecanaj Pensoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1999
Urbo Beauville
Eldoninto SAT
vdr

Enhavo redakti

1-a volumo redakti

Teksto n-ro Titolo Aŭtoro Tradukinto Unua eldoninto Aperdato
1 La liberecana penso, 1 Diversaj Liberecana Frakcio de SAT La Juna Penso 1969
2 Liberecanaj vivkonceptoj pri socio-organizado Fontaura Liberecana Frakcio de SAT LF de SAT 1970
3 Imaga dialogo Marks/Bakunin Maurice Cranston D.C. SAT-Broŝurservo 1982
4 Revolucia registaro kaj aliaj tekstoj Pjotr Kropotkin Kribo La Juna Penso 1976
5 Piramido de l' tiranismo Ferdinand Domela Nieuwenhuis D.J. Internacia Socia Revuo 1913
6 Anarkio kaj organizo kaj aliaj tekstoj Eriko Malatesta Kribo La Juna Penso 1973
7 Durruti, simbolo de la hispana revolucio Pario Kribo LJP 1974

2-a volumo redakti

Teksto n-ro Titolo Aŭtoro Tradukinto Unua eldoninto Aperdato
8 La liberecana penso, 2 Diversaj D.C., Kribo Citaĵoj el Liberecana Ligilo 1971-1974
9 Memvola servuto Étienne de La Boétie Liberecana Frakcio de SAT kdo ROL 1968
10 La homa animo sub socialismo Oscar Wilde Kris Long La Juna Penso 1978
11 Internacia Laborista Asocio Rezolucioj de St. Imier, Statuto LF de SAT SAT-Broŝurservo, CNT 1990, 1996
12 La parlamentisma iluzio Charles-Ange Laisant F.B.G. Paco-Libereco 1910?
13 En anarkiista socio, kiel kondutos la individuo? Jean Grave Kribo LJP 1972
14 Francisko Ferrer (Francisko Ferrer, Antaŭ ...90 jaroj, La pledo por Ferrer) A. Lorulot, A. Caubel, F. Galceran Ferrer Kribo, Societo Libera Penso Societo Libera Penso 1909
15 La anarkiistoj Sébastien Faure M.T. Liberecana Ligilo 1973
16 Pripensoj pri anarkiismo Maurice Fayolle D.C. Liberecana Ligilo 1973
17 Durruti, simbolo de la hispana revolucio Eduardo Vivancos LF de SAT Volonté Anarchiste 1987

Eksteraj Ligiloj redakti