Henry Benjamin Hyams

(Alidirektita el H. B. Hyams)

Henry Benjamin HYAMS (pseŭdonime: Tagulo; naskiĝis en 1879 aŭ januaro 1880 en Hackney[1], mortis en 1965) estis angla arkitektura desegnisto, pentristo, esperantlingva verkisto kaj esperantisto.

Henry Benjamin Hyams
Persona informo
Aliaj nomoj Tagulo
Naskiĝo 1-an de januaro 1879 (1879-01-01)
Morto 1-an de januaro 1965 (1965-01-01) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo gravuristo • esperantistoverkistoarkitekto • struktura inĝeniero
vdr

Hyams kunlaboris al Internacia Socia Revuo; al Antaŭen, la organo de Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj teritorioj, suborganizaĵo de Sennacieca Asocio Tutmonda; kaj post la dua mondmilito al Sennacieca Revuo.

Nova Sento redakti

En 1915 Tagulo verkis originale la romanon Nova Sento, kiu havigis al li niĉeton en la esperantlingva literatura historio, ĉar kun la antaŭmilitaj romanoj de Henri Vallienne kaj Heinrich August Luyken ĝi helpis konduki nian originalan literaturon el ĝia legoteksta junaĝo. Tagulon ĉefe inspiris liaj teozofiaj konvinkoj pri la esenco de la vivo, sed Nova Sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ aprobon, ekzemple la Ligo de Nacioj, malarmado, vegetarismo, socialismo kaj certaj reformoj malliberejaj, kiajn en la 1930-aj jaroj oni provis ekapliki en Sovetunio.

Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan "civilizon", la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero.

Referencoj redakti

  1. Railway Tavern, 339 Mare Street, Hackney E8 (angle). UK Pub history research and London historical street directory (2017-12-12). Arkivita el la originalo je 2018-04-19. Alirita 2018-04-19.