Nova Sento (romano)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nova sento

Nova Sento [1] [2] estas utopia-filozofia romano originale Esperantlingve verkita de "Tagulo", pseŭdonomo de H. B. Hyams. Ĝi eldoniĝis en la jaroj 1915 kaj 1925 ĉe Brita Esperanto-Asocio.

Nova Sento
Aŭtoro H. B. Hyams
Eldonjaro 1915
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 158 + 51 bildoj
vdr

Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan "civilizon", la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero.

Recenzoj redakti

 
 ...158 paĝoj kun ilustraĵoj, presita sur pale­verda papero per brunaj literoj. Ten­denca romano, sceno sur la Marso, inspiroj de teozofio kaj vivreformaj ideoj. 
— Enciklopedio de Esperanto
 
 La unua eldono en 1915 rapide elĉerpiĝis. La nova eldono konatigis al pli granda publiko tiun verkon kiu havas frapantan originalecon. Jen la resumo de tiu scienca kaj filozofia romano.
En la komenco ni estas en Londono kie la vivon de malriĉaj senlaboruloj la aŭtoro pentras per realismaj koloroj. Nun okazas neatendita afero, kometo flugas en nian sunsistemon kaj faras grandajn konfuzojn inter la planedoj. La heroo de la romano veturas per aviadilo kun sia amiko ĝuste kiam Marso tre alproksimiĝas de la Tero. Li akcidentas, perdas konscion kaj regajnas ĝin sur Marso. Okazis reenkarniĝo kutima al la Marsanoj. Ili scias ĉion pri la tera vivado, disponas pri mirindaj spiritaj kapabloj kaj vivas en granda harmonio. Ili instruas al nia heroo la marsan lingvon kaj petas lin priskribi sian teran vivon. Tiamaniere la aŭtoro havas okazon pripentri la Marsan socion, tio estas la perfektan socion. En la maniero de Bernard Shaw ni vidas la kontrastojn ofte tre akrajn de nia malperfekta socio. Oni ofte povus kontraŭdiri la opiniojn de la verkisto sed ne eble nei lian originale koncepton. Post longa meditado pri la Marsa socio nia aviadisto retrovas sian ŝajne perditan amikon, reenkarniĝintan en virina formo. Do ili geedziĝas. Fino de l' historio.
Teozofia estas la karaktero de la libro, ĝiajn enhavon, formon, pensojn determinis la filozofio de l' aŭtoro. Eĉ se ne ĉiu povas akcepti senrezerve la tutan tendencon kaj ĉiun lian penson la libro pro sia interesa, nobla enhavo kaj tre bona stilo meritus esti konata en kiel eble plej vasta rondo.
Nova Sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ aprobon, ekzemple la Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo kaj certaj reformoj malliberejoj... 
— 1925, Historio de Esperanto II, paĝoj 586-587

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4856, paĝo 407
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto paĝo 586, kaj ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, paĝo 66, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj redakti