Jacob Leendert Bruijn

nederlanda klerko, esperantisto kaj socialisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jacob Leendert BRUIJN [bröjn] (naskiĝis la 24-an de novembro 1880 en Haarlemmermeer, mortis la 4-an de decembro 1954 en Leiden) estis nederlanda esperantisto kaj librotenisto.

Jacob Leendert Bruijn
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1880 (1880-11-24)
en Haarlemmermeer
Morto 4-an de decembro 1954 (1954-12-04) (74-jaraĝa)
en Leiden
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Hessenstraat • Weimarstraat • Weimarstraat • Newtonplein • Paul Krugerlaan • Daguerrestraat • Daguerrestraat • Daguerrestraat
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • bookkeeper • flegisto
vdr

Bruijn esperantistiĝis en 1896 kaj estis pioniro de la laborista Esperanto-movado en Nederlando. Li estis redaktoro de Internacia Socia Revuo de 1910 ĝis 1911 kaj La Holanda Pioniro de 1912 ĝis 1913. De 1911 ĝis 1914 li estis direktoro de la Ĝenerala Librejo "Espero", de 1914 ĝis 1922 de Centra Esperanto-Librejo. Li estis membro de la Gazetar-klubo. Bruijn estis iniciatinto de Nederland-Esperanto kaj ĝia redaktoro de 1918 ĝis 1919. En 1920, li estis la sekretario kaj kasisto de la 12-a Universala Kongreso de Esperanto en Hago.