La nacia flago de Estonio (estone: Eesti lipp) estas trikoloro havante tri egalajn horizontalajn striojn: blua (pinto), nigra, kaj blanka. La normala grandeco estas 105 × 165 cm. En la estona ĝi estas familiare nomata la " sinimustvalge" (laŭlitere "blua-nigra-blanka"), laŭ la koloro de la strioj. La estona flago unue fariĝis konata en la 1880-aj jaroj kiel la flago de la estona studenta asocio ĉe la Universitato de Tartu kaj estis konsekrita en la halo de la paroko de Otepää la 4-an de junio 1884. La origina flago estas konservita en la estona nacia muzeo.

Flago de Estonio
Flago de Estonio
Flago de Estonio
nacia flago
Uzo 110100
Proporcio 7:11
Priskribo Blua, nigra, kaj blanka
Oficialigo 21-a de novembro 1918
vdr
Alternativa propono laŭ nordia dizajno

En 2001, la politikisto Kaarel Tarand sugestis ke la flago estu ŝanĝita de trikoloro al nordia krucoflago konservante la samajn kolorojn. Subtenantoj de tiu dizajno asertas ke trikoloro donas al Estonio la bildon de post-sovetia aŭ orient-eŭropa lando, dum transversa dizajno simbolus la ligojn de la lando kun Nordio.

Ĵurnalisto Eerik-Niiles Kross ankaŭ proponis ŝanĝi la oficialan nomon de la lando en la angla kaj pluraj aliaj fremdaj lingvoj, de Estonio ("Estonia") al Estland (kiu estas la nomo de la lando en la dana, nederlanda, germana, sveda, norvega kaj multaj aliaj ĝermanaj lingvoj).Pluraj nordiaj transversaj dizajnoj jam estis proponitaj en 1919, kiam la ŝtatflago estis oficiale adoptita. Ĉar la trikoloro estas konsiderita grava nacia simbolo, la propono ne atingis ĝeneralan popularecon.

Vidu ankaŭ redakti