Ŝablono-Diskuto:Informkesto flago

Se ni uzu la parametron "uzo", tiam necesus ankaŭ klarigo kiun signifon havu la simboloj kaj nombroj - do e-lingva artikolo paraleltema al la germana teksto Vexillologisches Symbol aŭ alilingva samtema teksto, kaj ligo de la informkesta vorto "uzo" al tia artikolo. Laŭ mi alternative ankaŭ eblus rezigni pri uzo de tiu parametro, kies signifo ne ŝajnas al mi prioritata... --ThomasPusch (diskuto) 10:45, 1 Mar. 2013 (UTC)

Laŭ la vortarego de Krause Vexillologisches Symbol povus fariĝi Veksilologia simbolo, ĉar la adjektivo havas tian tradukon. --Tlustulimu (diskuto) 11:12, 1 Mar. 2013 (UTC)
Klare. La substantivo veksilologio ankaŭ havas e-lingvan vikipedian artikoleton. Sed kompreneble la precipa laboro ne estas tajpi la titolon, sed fari la artikolon, kaj ĝis nun la temo ne konsideriĝis sufiĉe grava por ke vikipediano investintus la tempon por tia artikolokreo... Laŭ mi la informkesto ankaŭ funkcius sen la simboloj veksilologiaj. --ThomasPusch (diskuto) 11:32, 1 Mar. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto flago".