Nord Stream

sistemo de enmaraj duktoj por natura gaso de Rusio ĝis Germanio

Nord Stream (el la germana nomo "nord", norda, kaj la angla "stream", rivereto aŭ rojo (iamaj anglaj nomoj: "North Transgas", Norda Transgaso kaj "North European Gas Pipeline", Nordeŭropa Gasdukto; ruse Северный поток, Severnij potok) estas sistemo de enmaraj duktoj por natura gaso de Rusio ĝis Germanio. Ĝi inkluzivas du liniojn, kiuj iras de Viborg ĝis Greifswald, formantaj la originan projekton (Nord Stream 1), kaj du pliaj liniojn, nomataj Nord Stream 2, kiuj iras de Ust-Luga (Усть-Луг, 40 kilometrojn norde de Kingisepp) ĝis Greifswald. Nord Stream estas posedata kaj funkciigita de la akcia kompanio Nord Stream AG laŭ germana juro, kies plej granda akciulo estas la rusia ŝtata kompanio Gazpromo, kaj Nord Stream 2 estas posedata kaj estos operaciata de Nord Stream 2 AG, tute posedata filio de Gazpromo.

Nord Stream

Nordstream.png
Jura formo akcia kompanio laŭ germana juro
Information icon.svg
vdr

La unua linio de Nord Stream (1) estis metita antaŭ majo 2011 kaj inaŭgurita la 8-an de novembro 2011. La dua linio de Nord Stream (1) estis metita en 2011–2012 kaj inaŭgurita la 8-an de oktobro 2012. Entute 1 222 kilometrojn longa, Nord Stream estas la plej longa submardukto en la mondo, superante la Langeled-dukton. Metado de la duktoj de Nord Stream 2 estis efektivigita en 2018-2019, kaj antaŭ la trudo de usonaj sankcioj, kiuj prozizore haltigis la projekton, oni atendis, ke ĝi funkcios meze de 2020. Nord Stream kaj Nord Stream 2 ambaŭ havas pojaran kapaciton de 55 miliardoj da kubaj metroj da gaso. Ambaŭ projektojn kontraŭstaris Usono kaj pluraj centraj kaj orient-eŭropaj landoj pro zorgoj, ke ĝi pliigos politikan influon de Rusio en la regiono. Krome la usona rezisto al Nord Stream 2 estas influita de la pliigita produktado de natura gaso el Rusio, kio donas al la usona Kongreso ekonomian stimulon kontraŭstari la rusan provizon de gaso al la Eŭropa Unio, favore al skistogaso el Usono.

La nomo "Nord Stream" aŭ "Norda Rojo" foje estas iom mise uzata por referenci pli ĝenerale al pli larĝa dukto-reto, inkluzive de la nutrado surŝipa transporto el la Rusa Federacio, kaj de pluaj ligoj en Okcidenta Eŭropo.