Zug

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zug (stacidomo).

Zugo (germane Zug [tsuk], france Zoug [zuk], itale Tsugo [Cugo]; en la Esperanto-literaturo ofte aperas simple la germana versio "Zug" kaj malofte ankaŭ la versio "Cugo" skribita laŭ la germana prononcmaniero) estas urbo en Svislando.

Zugo
Blazono de Zugo
Blazono de Zugo
Rigardo de Zugerberg al Zugo
komunumo en Svislandourbo • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo
Koordinatoj  47° 10′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.16667 °N, 8.51667 °O / 47.16667; 8.51667 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.16667 °N, 8.51667 °O / 47.16667; 8.51667 (mapo)

Map

Areo 33,8 km²
Alteco 26105 m super marnivelo
Poŝtkodo 6300
Komunumkodo 1711
vdr

Geografio

redakti

Zugo estas la ĉefurbo de la samnoma Kantono Zugo. Ĝi havis 27 537 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Zugo situas je la nordorienta bordo de pitoreska lago, kiu havas sian nomon de la urbo, nome Lago de Zugo, kaj ĉe la piedo de la monto Zugerberg (kio signifas Monto de Zugo). Al la komunuma teritorio apartenas ankaŭ la eksklavo Alpli sur la monto Rossberg tute en la sudo de la komunumo ĉe la limo al Kantono Ŝvico.

En Zugo situas la eŭropa sidejo de la firmao AMGEN kaj ankaŭ tiu de VARO.

Trafiko

redakti

Zugo estas grava fervojkrucpunkto. De tie trajnlinioj kondukas al Zuriko, Lucerno kaj tra Sankt-Gotardo al Tiĉino. Per la aŭtoŝoseo A4a oni de Zugo atingas la Gotardo-aŭtoŝoseon. Ek de decembro 2004 Zugo disponas pri propra urba fervojo konsistante el du linioj kun entute 15 haltejoj.

Historio

redakti

Zugo estis fondita de la Grafoj de Kiburgo je la fino de la 12-a jarcento. Unuan fojon Zugo estis nomumita urbo en dokumento el la jaro 1242. En la jaro 1273 Rudolfo la 1-a de Habsburgo aĉetis la urbon Zugo. La 1-an de majo 1351 la zuganoj aliĝis la Svisa Ĵurkomunumo samtempe kun Zuriko kaj Berno.

Ekde 1415 ĝis la Vestfalia Paco 1648 Zugo estis libera regna urbo de la Sankta Romia Imperio.

La 4-an de marto 1435 dronis la tiama strateto Untergasse kune kun la ĉelagobordaj domoj en la Lago de Zugo. 60 homoj mortis dum tiu katastrofo kaj 26 domoj detruiĝis.

Gefiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti