Majdanek

nazia koncentrejo

Konzentrationslager Lublin – germana-nazia laborkoncentrejo, ekstermejo kaj militkaptitejo en Lublin, funkcianta dum la jaroj 1941-1944. La ĝusta nomo estas KL Lublin, kaj la populara Majdanek (hebree מיידנק) devenas de la kvartalo de Lublin, kie ĝi troviĝas (Majdan Tatarski).

Majdanek

En 1947 oni fondis Ŝtatan Muzeon en Majdanek, en 1969 estis malkovrita Monumento de Bataloj kaj Martireco en Majdanek.

Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparton de la koncentrejoj (ekstermejoj) kaj la deportvojoj
Mauzoleum

Historio redakti

La historio de la germana koncentrejo estas nedisigeble ligita al la historio de la tereno inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo dum la 2-a mondmilito, kaj precipe kun la politiko de ekstermado de judoj kaj slavoj, koncepto de ĝenerala germanigo de kelkaj regionaj urboj (Lublin kaj Zamość) kaj larĝe entreprenita deportado de loĝantaro el la regiono de Zamość.

Komence oni planis konstruon de negranda koncentrejo por loki 5-6 milojn de enkarceregitoj. Tamen aŭtune 1941 alvenis ordono pri tuja ekkonstruo de koncentrejo por militkaptitoj, kiu povus ampleksi 50 milojn de militkaptitoj. Oni ekplanis 236 barakojn, en tio 207 por malliberigitoj. Ĉe la konstruo laboris judoj - militkaptitoj de la pola armeo de 1939 kaj rusaj militkaptitoj. En la koncentrejo de la 18-a de majo ĝis la 29-a de septembro 1942 mortis 858 judoj alveturigitaj de Ĉeĥoslovakio. Vintre 1942 oni ekplanis ampleksigi la terenon por pluaj 150 miloj de homoj. Estis rezervitaj 516 hektaroj. En la tria parto ektroviĝus vestolaborejoj Bekleidungswerke der Waffen SS, kiuj krom tajlora, pelta kaj trikota establejoj enhavus ankaŭ barakojn por ĉirkaŭ 40 mil de malliberigitoj.

La 1-an de majo 1944 al rango de la filio de Majdanek estis degradita al nazia koncentrejo KL Warschau, establita julie 1943 sur la teritorio de estinta Varsovia geto.

Majdanek estis liberigita de la Ruĝa Armeo la 23-an de julio 1944. Post evakuo restis tie ĉirkaŭ 1 000 enprizonigitoj, zorgitaj de Pola Ruĝa kruco. Tamen tuj sur ties teritorio estis kreita koncentrejo de NKVD por soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, utiliganta ĝian infrastrukturon. La 23-an de aŭgusto 1944 250 oficiroj de Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, enprizonigitaj ĉi tie, estis forveturigitaj al gulagoj de Sovetunio (en Rjazan, Grjazovec, Ĉerepovec kaj aliloke).

Komandantoj kaj konataj gardistoj redakti

  • SS-Standartenführer Karl Otto Koch (1941 – VIII 1942)
  • SS-Obersturmbannführer Max Koegel (VIII 1942 – XI 1942)
  • SS-Hauptsturmführer, kaj de majo 1943 Sturmbannführer, Arthur Hermann Florstedt (XI 1942 – IX 1943)
  • SS-Obersturmbannführer Martin Weiss (XI 1943 – IV 1944)
  • SS-Obersturmbannführer Arthur Liebehenschel (V 1944 – VII 1944)
  • Gardistinoj: Elsa Ehrich, Hermine Braunsteiner, Hildegard Lächert

Konataj enprizonigitoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti