Sobibor (koncentrejo)

Sobibor, laŭ la iama oficiala germana nomo SS-Sonderkommando Sobibor, estis germana-nazia koncentrejo en la nuntempa sudorienta Pollando.

Memoraĵo en nazia koncentrejo Sobibor
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejoj]n, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn
SS-ano Odilo Globocnik, estro de Operaco Reinhardt

La koncentrejo situis ĉe Włodawa borde de pinarbaro, 12 km sude de la vilaĝo Sobibor en la arbaro, ĉe la loko nomita Stara Kolonia Sobibór, proksime al la fervoja linio Włodawa - Chełm.

De majo 1942 ĝis la somero 1943, la germanaj aŭtoritatoj masakrigis tie ĉirkaŭ 250 000 judojn. La koncentrejo fondiĝis kadre de la operaco Reinhardt, kiel aldonaĵo al la nazia ekstermejo Bełżec/Belzec.

Ribelo de prizonuloj redakti

La 14-an de oktobro 1943 okazis sukcesa ribelo sub gvido de soveta soldato Aleksandr Peĉerskij. Post pafmortigo de 9 SS-anoj kaj du gardistoj de alia nacieco 300 personoj fuĝis (germanoj sukcesis kapti nur 53) - dum subpremado de la ribelo pereis ĉirkaŭ 150 judoj. Germana polico dum traserĉo de arbaro pafmortigis en Kaplonosy (proksime al Włodawa) 70 polojn kaj ĉirkaŭ 100 judojn forkurintajn de labortendaroj. La Duan Mondmiliton traivis ĉ. 50 ribelintoj. Pri tiu ĉi ribelo oni kreis filmon Escape from Sobibor.

En literaturo kaj arto redakti

En 2018 aperis la rusia filmo "Sobibor", dediĉita al la ribelo en la koncentrejo[1].

Fotogalerio redakti

Citaĵo redakti

Eda Lichtman: Celo de la ribelo ne estis savo de nia vivo (...). Nia celo estis (...) ke saviĝu manpleno, eĉ unu, kiu rakontos al la mondo pri tiu ĉi neaŭdebla barbareco.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • MOLLA, Jean. Sobibor. Paris : Éditions Gallimard Jeunesse, 2003. 191 p. ISBN 2-07-054612-8
  • Bogdan Musiał: Przypadek modelowy dotyczący eksterminacji Żydów. Początki „akcji Reinhardt” – planowanie masowego mordu Żydów w Generalnym Gubernatorstwie (Modela kazo pri ekstermo de judoj. Komencoj de "Operaco Reinhardt". Planado de amasa murdo de judoj en Ĝenerala Gubernio), en: Dariusz Libionka (red.): Akcja Reinhardt. Zagłada Żydów w Generalnym Gubernatorstwie. Varsovio, Instytut Pamięci Narodowej, 2004. ISBN 83-89078-68-6.
  • Jules Schelvis: Sobibor: A History of a Nazi Death Camp Oxford, New York: Berg, 2007. ISBN 978-1-84520-419-8
  • 80. rocznica powstania więźniów niemieckiego nazistowskiego obozu zagłady w Sobiborze (80-a datreveno de la ribelo de malliberuloj en germana-nazia ekstermejo en Sobobór, ĉapitroj: Ribelo kontraŭ Holokaŭsto, Sobibór ĉiam postulis viktmojn, Spuroj de la vivo kaj morto, Heroa akto de rezisto), p. 35-38, "Rzeczpospolita" 14-15.10.2023

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

Koordinatoj: 51°26'50″N 23°35'37″E