Waffen-SS
(Alidirektita el Waffen SS)
La Waffen-SS (Germana vorto por "Armita SS") estis la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS, grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler. Waffen-SS funkciis dum la Dua Mondmilito. Ĝi kreskis de tri regimentoj al pli ol 38 divizioj, kaj servis apud la kutima armeo de Nazia Germanio (Wehrmacht Heer), sed neniam estis oficiale parto de ĝi, laŭ la volo de Adolf Hitler. Li volis ke ĝi restu kiel fako de la NSDAP kaj estiĝi supera policaro post la fino de la Dua Mondmilito.[1] Estante parto de la organizaĵo SS, ĝi estis regita de ties gvidanto Heinrich Himmler.
Waffen-SS | |||||
---|---|---|---|---|---|
armea branĉo | |||||
Komenco | 17-a de marto 1933 vd | ||||
Fino | 8-a de majo 1945 vd | ||||
Antaŭe | SS-Verfügungstruppe vd | ||||
Lando(j) | Nazia Germanio • Germanio vd | ||||
Sidejo | Berlino | ||||
Moto | Meine Ehre heißt Treue • My honour is loyalty • הכבוד שלי הוא נאמנות • Min ære heter troskap | ||||
| |||||
Devenlando | Nombro | Militgrupoj | Nacieco |
---|---|---|---|
Albanio | 3 000 | 21a Divizio Montara SS "Skanderbeg" (1 albana) | albanoj |
Belgio | 23 000 | 5a Divizio Kirasa SS „Vikingo”, 27a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 flamanda/flandra) „Langemarck” | flandroj |
15 000 | 5a Divizio Kirasa SS „Vikingo”, 28a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 valona) „Valonio” | valonoj | |
Britio | 50 | Libera Korpuso Brita | britoj |
Bulgario | 600-1000 | Bulgara Regimento de Kiras-grenadistoj SS | bulgaroj |
Kroatio | 30 000 | 7a Volontula Divizio Montara SS "Princo Eugeno", 13a Divizio Montara SS (1 kroata) "Handschar", 23a Divizio Montara SS (2 kroataj) "Kama" | kroatoj, bosn(ian)oj |
Danio | 10 000 | Volontula Dana Legio, 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland” | danoj |
Hindio | 3500 | Volontula Hindia Legio | hindoj |
Estonio | 20 000 | 20a Divizio de Grenadistoj SS (1 estona) | estonoj |
Finnlando | 1000 | Volontula Finna Bataliono Waffen-SS | finnoj |
Hungario | 15 000 | 22a Volontula Divizio de Kavalerio SS, 25a Divizio de Grenadistoj SS (1 hungara) "Hunyadi", 26a Divizio de Grenadistoj SS (2 hungaraj) "Hungario" | hungaroj |
Latvio | 39 000 | 15a Divizio de Grenadistoj SS (1 latva), 19a Divizio de Grenadistoj SS (2 latvaj) | latvoj |
Nederlando | 50 000 | 5a Kiras Divizio SS „Vikingo”, 23a Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nederlando”, 34a Divizio de Grenadistoj SS "Landstorm Nederland" | nederlandanoj |
Norvegio | 6 000 | Volontula Norvega Legio, 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland” | norvegoj |
Francio | 8 000 | 33a Divizio de Grenadistoj SS (1a franca) "Charlemagne" | francoj |
Italio | 20 000 | 29a Divizio de Grenadistoj SS (1 itala) | italoj |
Ukrainio | 25 000 | 14a Divizio de Grenadistoj SS (1 ukraina) | ukrainoj[2] |
USSR | 12 000 | 29a Divizio de Grenadistoj SS (1 rusa), 30a Divizio de Grenadistoj SS (2 rusaj), 30a Divizio de Grenadistoj SS (1 belorusa) | rusoj, belorusoj |
40-50 000 | 15a Kozaka Korpuso de Kavalerio SS | kozakoj | |
8 000 | 1a Tatara Montara Brigado SS, Orient-turkia Milit-Ligo Waffen-SS | tataroj, azerbajĝananoj, turkmenoj, kirgizoj, uzbekoj | |
Rumanio | 3 000 | Rumania Regimento de Grenadistoj SS, 103a Regimento Kontraŭ-Tanka | rumanoj |
Serbio | 15 000 | 7a Volontula Montara Divizio SS "Princo Eugeno", 21a Montara Divizio SS (1 albana) "Skanderbeg", Serba Volontula Korpuso | serboj, albanoj |
Hispanio | 1000 | 101a Hispana Volontula kompanio SS, 3a kompanio de 1a bataliono, 28a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS (1 valencia) „Valencio” | hispanoj |
Svedio | 100-130 | 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Grenadistoj Kiras-SS „Nordland” | svedoj |
Svisio | 700-800 | 5a Kirasa Divizio SS „Vikingo”, 11a Volontula Divizio de Kiras-grenadistoj SS „Nordland” | germanlingvaj svisoj |
Krome en Waffen-SS milit-servis malgrandnombre: slovenoj, grekoj, ĉeĥoj, litovoj, slovakoj kaj unuopuloj luksemburgianoj kaj poloj.
Rilataj artikoloj
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ Gerald Reitlinger (1989): The SS: Alibi of a Nation - 1922–1945, eldonejo Da Capo Press, ISBN 978-0-306-80351-2, paĝo 84.
- ↑ Ukrainoj ankaŭ militservis en la divizioj: SS "Leibstandarte", SS "Adolf Hitler, SS "Totenkopf", SS "Vikingo", SS "Hohenstaufen", SS "Frundsberg", SS "Reichsführer", SS "Maria Theresia", SS (1 belorusa), SS "Dirlewanger", (1 rusa).