Tajloro
Tajloro estas metia profesio de la teksaĵo-prilaborado. La tasko estas formtranĉi kaj kunigi tukojn. La laboriloj estas pinglo, fadeno, tondilo, tajlorkreto kaj ekde la 19-a jarcento ankaŭ la kudromaŝino.

Tajloro laboranta en Honkongo
Tajloro kiel familia nomoRedakti
La nomo de tiu ĉi metiisto estas vasta familia nomo en multaj lingvoj, ekzemple:
- Angle: Tailor
- Ĉeĥe: Krejčí
- Germane: Schneider
- Hindie: Darji
- Hispane: Sastre
- Hungare: Szabó
- Pole: Krawiec
- Ruse: Portnoy
- Nederlande: Kleermaker
En la filmo Meeting Venus de István Szabó multaj fikciuloj nomiĝas "Tajloro", sed diverslingve.
ProverbojRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri tajloro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron. ” „ Oni ne pagas per gloro al sia tajloro. ” „ Truon de l' honoro flikos neniu tajloro. ”