Pinglo
Pinglo estas fajna najlo, metala stangeto pinta ĉe unu ekstremo kaj provizita per kapo ĉe la alia. Pinglo uzatas por pike fiksi paperojn, ŝtofojn ktp. plejofte atendante kudradon.
Kutime pinglo estas el metalo, sed unuaj pingloj estis faritaj el ostoj aŭ ligno.
Ankaŭ samformaj juveloj kun ornamitaj kapoj nomiĝas pingloj.
Homfaritaj pingloj
redakti- rondkapa pinglo havas globforman kapon, anstataŭ najlforman, kaj tiel estas pli facile uzebla.
- sendanĝera pinglo aŭ fibolo uzatas por provizora kunteno de teksaĵoj, vindoj aŭ bandaĝoj. La pinto de la sendanĝera pinglo estas kaŝita kaj malhelpas vundigon. La sendanĝera pinglo ne mem malfermiĝas, necesas kunpremi ĝin.
- ĉapelpinglo, tre longa pinglo por fiksi ĉapelon al hararo
- dentopinglo aŭ dentpurigilo
- frizpinglo, ĉirkaŭ kiu oni volvas hartufojn por frizi ilin
- harpinglo, uzata por fiksi virinajn harojn
- perkutpinglo, movebla parto de la perkutilo, kiu frapas la prajmon
- prempinglo, mallonga pinglo kun larĝa plata aŭ globforma kapo por enpiki mane
- akupunktura pinglo
- kravata pinglo
Naturaj pingloj
redaktiPinglo estas ankaŭ la samforma, maldika, iomete rigida, pinta folio de koniferoj ekz. de abio, piceo, lariko, pino. Tiu folio vivdaŭras ĝenerale 3-5 jarojn, malofte eĉ 10 (Araucaria imbricata).
La folio estas plata kun du paralelaj kanaloj ĉe abio aŭ kun centra ripo ĉe taksuso, angule rombeca ĉe piceo (pinus, larix) aŭ skvamoforma (Cupressus). En la folio troviĝas plej ofte unu vejno. La folioj staras unuope, duope aŭ plurope.
Proverboj kaj esprimoj
redakti- sidi sur pingloj - maltrankvile atendi la ĉeson de malkomforta aŭ embarasa situacio
- kudriltrueto - "Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri la regnon de Dio." (biblio: Mat 19,24)