Kudrilo
Kudrilo estas speciala stanget-forma ilo kun akra pinto je unu ekstremo kaj trueto ĉe la alia. Ĝi servas por kunligi materialojn plej ofte el teksaĵoj per fadenoj. Tiun procezon oni nomas kudrado, dum kudrado per maŝino nomiĝas "stebado"[1].
Kudriloj estas uzataj por brodado, kunkudrado kaj vestflikado.
HistorioRedakti
Kudriloj jam estis uzataj en la ŝtonepoko. Konserviĝis kudriloj el osto aŭ mamuta dentego.
Vidu ankaŭRedakti
ProverboRedakti
Ekzistas pluraj proverboj pri kudrilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras. ” „ Kudri per fluganta kudrilo. ”
ReferencojRedakti
- ↑ Vd stebi en ReVo
- ↑ Proverbaro Esperanta