Ŝuisto

homo, kiu laboras pri la fabrikado kaj riparo de ŝuoj

Ŝuistobotisto estas homo, kiu laboras pri la fabrikado kaj riparo de ŝuoj.

Ŝuisto en Katmanduo, Nepalo
Ilaro de ŝuisto
Pupa maketo de ŝufaristo el ekspozicio en Elvas, Portugalio.

En antaŭindustriaj socioj ŝuistoj laboras kaj laboris en malgrandaj atelieroj ofte hejme aŭ ĉestrate en tre malgrandaj ĉambretoj, ekzemple sub ŝtuparo, bazara budo ktp. En nunaj industriaj socioj eblas ŝuistoj kiuj ĉefe riparas, sed ne fabrikas, ŝuojn en ankaŭ malgrandaj, sed ofte modernaj kaj sufiĉe luksaj, atelieroj. Tiuj ŝuistoj kiuj fabrikas ŝuojn laboras plej ofte en fabrikoj. En tradiciaj regionoj kun grandaj ŝufabrikoj ofte privatuloj povas labori hejme aŭ en malgrandaj atelieroj por fari specifajn taskojn por la apudaj fabrikoj.

En kamparaj socioj, kiel ekzemple en Hispanio ĝis la fino de la 20a jarcento, kutimis, ke kriplitaj homoj, ĉefe lamuloj, dediĉis sin al profesio de ŝuriparado hejme, ĉar ili ne povis tiom facile labori en kamparo kiel kultivistoj.

Proverbo redakti

Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.

Literaturo redakti

  • Paul Weber: Der Schuhmacher. Ein Beruf im Wandel der Zeit (La ŝuisto. Profesio laŭ epokoj). AT-Verlag, Aarau 1988, ISBN 3-85502-316-6.
  • Bundesinstitut für Berufsbildung, Arne Schambeck (Red.): Schuhmacher, Schuhmacherin. Die staatliche Ausbildungsordnung; von den Berufs-Experten kommentiert; für Ausbilder, Auszubildende und Interessierte. 1. Aufl., BW Bildung und Wissen Verl. u. Software, Nürnberg 2005 (= Erläuterungen und Praxishilfen zur Ausbildungsordnung), ISBN 3-8214-7161-1. (Anm.: Umfassende Information einschließlich der aktuellen Ausbildungsordnung)
  • Helge Sternke: Alles über Herrenschuhe (Ĉio pri ŝuoj por viroj) . Nicolai Verlag, Berlin 2006, ISBN 3-89479-252-3.

Eksteraj ligiloj redakti