Tajlorkreto estas kreto por fari kelktempajn markojn sur teksaĵo. Kutime ĝi estas tabulokreto, en la formo de plata kejlo aŭ stangeto, kiun uzas tajloroj por desegni liniojn sur ia ŝtofo. Tiuj linioj indikas kiel fasono devas esti kaj kiel oni devas tondi aŭ aliformi la farotaĵon. Plejofte la tajlorkreto estas el talko.

Tajlorkreto
En kejloformo kaj kiel plataj stangetoj