Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Kejlo estas ligna, metala aŭ plasta peco, ĝenerale konusa, uzata por ŝtopi truon aŭ kunfiksi du pecojn.

Metafore ĝi estas uzata en beletro por vortovortgrupo senutila por la senco, sed aldonita nur por la bezono de la rimoritmo, sinonime ŝtopvorto.

Laŭ Francisko Azorín Kejlo estas Ligna aŭ metala peco, prisma aŭ kojnoforma uzata por perforte ŝtopi truon aŭ rigidigi du partoprecojn.[1] Li indikas etimologion el la latina clavis (ŝlosilo). Kaj li aldonas la terminon kejli por ligi aŭ kunfiksi per kejlo.[2]

Tekniko redakti

Kejlojn oni uzas por ne malmunteblaj juntoj de maŝinelementoj. Laŭ la uzo ili estas laŭlongaj aŭ tanĝantaj.

Laŭlongaj kejloj estas uzataj por fiksado de diversaj maŝinelementoj sur ŝafto. Laŭlonga akso de tiuj kejloj estas paralela kun akso de la ŝafto. Per laŭlongaj kejloj oni transportas turnan momanton.

La laŭlonga kejlo havas ĉiam kliniĝon 1:100. Oni enbatas ĝin en laŭlongan foldon (enfoldigas ĝin), kiu estas aŭ nur en nabo (aksingo), aŭ en nabo kaj ankaŭ en ŝafto. La froto kiu tiel ekestas, tenas la nabon sur la ŝafto. Kliniĝo de kejlo estas ĉiam unuflanka, nome ĉe la flanko apoganta sin al la nabo. Kejlojn oni produktas: kun nazo, sen nazo, langojn.

  • Frotaj kejloj havas cilindran surfacon, per kiu ili kuŝas sur la ŝafto. La cilindra surfaco estas rondigita laŭ radiuso de koncerna ŝafto. Tiujn kejlojn oni uzas nur por transporto de tute malgrandaj turnomomantoj aŭ por provizora surkejlado.
  • Plataj kejloj estas pli favoraj ol la frotaj kejloj. Ili havas ebenan kuŝan surfacon, per kiu ili kontaktas al ebena prilaborita surfaco de la ŝafto. Oni produktas ilin kun nazo aŭ sen nazo. Ili transportas mezgrandajn turnomomantojn.
  • Foldaj kejloj estas destinitaj por iom grandaj ŝarĝoj. La kejlo estas enmuntita en foldon en la ŝafto kaj ankaŭ en la nabo (aksingo), tiel ke la turnomomanton ĝi transportas ankaŭ per siaj flankaj facoj.

Ĉe alireblaj lokoj la elstaraj nazoj de kejloj estas kovrendaj pro sekuriga celo per ladaj kovriloj.

  • Tanĝaj kejloj estas uzataj por transporto de grandaj kaj alterne efikantaj perimetraj fortoj. Ili estas efektive du paroj de kejloj lokitaj sub angulo 120°. Per tio oni atingos, ke la ŝafto alkuŝas per granda parto de sia perimetro.

La kejlo devas per sia froto transporti la tutan turnomomanton de la ŝafto. Per enbato de la kejlo devas ekesti sur apogaj surfacoj bezonata premo.

Malavantaĝo de kejla junto povas esti la elcentra forto de la elemento sur la ŝafto (voblado). La frunta voblado ekestas per malsama kliniĝo de la foldo en la nabo en la nabo kaj de la kejlo. Perimetran vobladon kaŭzos la ludspaco inter la nabo kaj la ŝafto. La surmeto de la nabo estu tial tre preciza.

Transversa kejlo estas perpendikla (orta) al la akso de kunigataj elementoj kaj transportas fortojn ortajn al sia laŭlonga akso. Specoj de transversaj kejloj: kunigaj, alĝustigaj.

  • Kunigaj transversaj kejloj estas unuflanke aŭ ambaŭflanke oblikvaj. Profilo de la kejlo estas oblonga. Plej ofte ĝi havas rondigitajn eĝojn. La kejlo estas de ambaŭ ekstremoj formita per cilindraj surfacoj. La oblikveco estas esprimita per proporcio a/l = tg α. Ambaŭflanka kejlo havas ambaŭflanke la saman oblikvecon.
  • Alĝustigaj transversaj kejloj estas uzataj por alĝustigo kaj tenado de kusinetoj de bielaj kapoj, de krankaj lagroj, de kruckapaj kusinetoj, aŭ oni per ili sekurigas la ĝustan pozicion de du elementoj.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 110.
  2. Azorín, samloke.