Israela esperantisto

Moŝe SAVIR (naskiĝis 1910 - mortis septembre 1993 en Jerusalemo) estis israela esperantisto.

Li lernis la lingvon en 1927 en Vilno (tiam en Pollando) kaj estis LKK-ano de la 24-a UK 1932 en Parizo. Ekde 1939 li vivis en Israelo. Dum 60 jaroj li gvidis centojn da E-kursoj, precipe en Israelo, sed ankaŭ en Malio (1963-1964) kaj Finnlando (1969). En 1984 li aperigis Salato, kolekton de artikoloj kaj de tradukoj el la hebrea kaj jida. En 1988 li fondis en Jerusalemo Muzeon de Esperanto, al kiu li dediĉis jarojn da laboro. Savir estis multjara delegito kaj fakdelegito en diversaj urboj (laste en Jerusalemo) kaj dumviva membro de UEA.