Miĥajlo Hruŝevskij
HRUŜEVSKIJ Miĥajlo ukraine Михайло Грушевський (1866-1934) - la unua prezidento de Ukrainio, fama historiisto, akademiano, organizanto de ukraina scienco, politika aganto, aŭtoro de pli ol 2000 sciencaj verkoj, verkisto.
Miĥajlo Hruŝevskij | |||||
---|---|---|---|---|---|
Member of the Russian Constituent Assembly | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Михайло Сергійович Грушевський | |||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1866 en Chełm, Kholmskii uezd, ![]() | ||||
Morto | 26-an de novembro 1934 (68-jara) en Kislovodsk, North Caucasus Krai, ![]() | ||||
Mortis pro | sepso [#] | ||||
Tombo | Baikove Cemetery [#] | ||||
Religio | Ortodoksismo [#] | ||||
Lingvoj | ukraina • rusa [#] | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Ukraina Popola Respubliko • Sovetunio [#] | ||||
Alma mater | Kijiva Universitato [#] | ||||
Partio | Ukrainian Socialist-Revolutionary Party [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Serhii Fedorovych Hrushevskyi [#] | ||||
Edz(in)o | Mariia-Ivanna Hrushevska [#] | ||||
Infanoj | Kateryna Mykhailivna Hrushevska [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • historiisto • verkisto • universitata profesoro • literaturhistoriisto [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | History of Ukraine-Rusʹ ❦ History of Ukrainian Literature ❦ Collected Works of Mykhailo Hrushevsky ❦ The Traditional Scheme of “Russian” History [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskiĝis en Ĥolm (nuna Pollando), studis historion en Kijiva Universitato. 1894-1914 - profesoro de Lviva Universitato, prezidanto de Ŝevĉenka Scienca Societo, redaktoro de "Literatura-scienca heroldo".
1914 - revenis en Kijivon, 1917 - prezidanto de Centra Rada, kiu per sia Tria Universalo proklamis fondon de Ukraina Popola Respubliko. M. Hruŝevskij estis elektita ĝia unua prezidento. Kiam potencon forprenis hetmano Pavlo Skoropadskij, Hruŝevskij elmigris en Pragon, loĝis en Vieno.
1924 - revenis kun la familio al soveta Ukrainio, Kievo. De 1931 devis loĝi en Moskvo. En 1934, ripozante en Kaŭkazo, subite mortis pro karbunklo. Estis entombigita en Kievo.
M. Hruŝevskij estas aŭtoro de 6-voluma "Historio de ukraina literaturo", 10-voluma "Historio de Ukrainio-Rusjo", kiuj estis en Sovetio kritikataj pro la naciismo kaj malpermesitaj (forigitaj de ĉiuj bibliotekoj).