Salamino (helene Σαλαμίς, latine Salamis) estas greka insulo, fermanta istmon de Eleŭsina boko en norda parto de Sarona golfo de Egea maro, proksimume 20 kilometrojn okcidente de la Ateno en videbla distanco de la haveno Pireo. Per etendaĵo de 93 km² ĝi estas la plej granda el la insuloj de Sarona golfo. La plej alta punkto de la kalkŝtona masivo kreanta Salaminon atingas altitudon 365 metrojn super la marnivelo.

Mapo de la insulo

La insulo havas ĉirkaŭ 35 mil loĝantojn, apartenas en regionalan uniton "Insuloj" en la regiono Atiko, kaj tuta ĝia areo apartenas al la urbo Salamino. La insulo Salamino estes preferata celo por loĝantoj de atena aglomeraĵo. Ankaŭ estas ĉi tie lokita la ĉefa bazo de la greka milita ŝiparo.

Laŭ la mita sciigo estis en tempo de la Troja milito reganto de Salamino la reĝo Telamono, kies filo Ajakso apartenis antaŭ Trojo al la plej bravaj grekaj batalantoj.

En turnopunkto de la 7-a kaj la 6-a jarcento a.K. rivalis pri la insulo, situanta inter ili, urboj Megaro kaj Ateno. Fine ĝi fariĝis parto de la atena latifundio.

En mara malvastejo ĉe orienta bordo de la insulo okazis fine de septembro de la jaro 480-a a.K. mara Batalo de Salamino, en kiu kunigita greka ŝipanaro sub gvido de Temistoklo akiris decidan venkon super nombre pli forta persa floto.

El Salamino devenis helena dramisto Eŭripido .

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salamis en la ĉeĥa Vikipedio.