Telamono (helene Τελαμών, latine Telamon) estis en la helena mitologio reĝo de la insulo Salamino. Li estis filo de egina reĝo Eako kaj frato de ftia reĝo Peleo.

Telamono
Argonaŭtoj
Informoj
Sekso vira
Okupo politikisto
Patro Eako
Patrino Endeïs
Gefratoj Peleo
Edzo/Edzino Eeriboea
Kunulo Hesione • Theanira
Infanoj Teŭkro • Trambelus • Ajakso filo de Telamono
vdr

Li estis amiko de la plej granda heroo Heraklo, kun kiu li ĉeestis ekspedicion kontraŭ Trojo. Li estis ankaŭ ano de ŝipanaro sur fama ŝipo Argo, per kiu argonaŭtoj sub gvido de Jasono navigis ĝis malproksima Kolĥido por la ora ŝaffelo. Estas ankaŭ nomata inter ĉeestantoj de la fama kaj danĝera ĉaso de la kalidonia apro. Ĉio ĉi atestas pri lia braveco, kuraĝeco kaj heroeco.

Li famiĝis ne nur per tiuj ĉi ecoj, sed ankaŭ pro siaj posteuloj: ambaŭ liaj filoj Teŭkro kaj Ajakso apartenis inter la plej bravaj militestroj de aĥajaj trupoj en la troja milito. Precipe Ajakso, nomata la Granda, estis la plej forta batalanto post Aĥilo.

Sed Telamono estis fama ankaŭ pro sia inventkapablo. Ĉe konkerado de Trojo onidire penetris en la urbon la unua. Heraklo, kiu ne kapablis esti la dua nudigis kontraŭ li sian glavon. Sed Telamonono ne embarasis - li nur kaŭriĝis kaj kolektis ŝtonojn. Heraklo mire demandis kion la amiko faras. „Mi konstruas oferaltaron por la plej granda heroo Heraklo!", trankvile respondis Telamono kaj diskordo estis forigita tuj en la komenco.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Telamón en la ĉeĥa Vikipedio.