Laŭ la greka mitologio, Teŭkro (latine Teucer, Teucrus aŭ Teucris, malnovgreke Τεῦκρος, Teῦkros), estis la filo de reĝo Telamono de la Salamina Insulo kaj lia dua edzino Hesione, filino de reĝo Laomedono de Trojo. Li batalis kune kun sia duonfrato, Ajakso, en la Troja Milito kaj estas la legenda fondinto de la urbo Salamis sur Kipro. Per sia patrino, Teucer estis la nevo de la reĝo Priamo de Trojo kaj la kuzo de Hektoro kaj Parizo - kontraŭ kiuj li batalis en la Troja Milito.

Teŭkro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Telamono
Patrino Hesione
Edzo/Edzino Eune
Infanoj Asteria
vdr
statuo de Teŭkro en Pontevedro

Teŭkro estas la mita fondinto de la urbo Pontevedro en Galegio. Legendo diras, ke la mita pafarkisto, sekvis marvirinon en ekzilo al la Pontevedra golfo kaj poste fondis la urbon.

Kiam la longa Troja Milito finiĝis kaj li kune kun sia duonfrato Ajakso kaj lia kuzo Aĥilo revenis al sia lando, la herooj ne estis bone akceptitaj, eĉ de siaj propraj familioj. Teŭkro, malakceptita de sia patro, iris serĉi novan patrujon en la Okcidento kaj alvenis en Iberion, vojaĝis laŭ la marbordo de la regiono Hispania, transiris la Ĝibraltaran Markolon kaj fondis grekan kolonion nomatan Hellenes, kiu poste iĝus la urbo Pontevedro.