Pontevedro

Pontevedro (galege kaj oficiale Pontevedra [pon̪teˈβ̞eð̞ɾa]) estas urbo kaj ĉefurbo de la samnoma provinco en la aŭtonoma komunumo Galegio en Hispanio.

Pontevedro

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 36000 [+]
Retpaĝaro www.pontevedra.gal [+]
Demografio
Loĝantaro 83 029  (2019) [+]
Loĝdenso 702 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 8° 39′ U (mapo)42.433611111111-8.6475Koordinatoj: 42° 26′ N, 8° 39′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 118,310656 km² (1 183 1.0 656 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Pontevedro
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pontevedra [+]
Information icon.svg
vdr
Pontevedra, ne plu utopia urbo.

Pontevedra estas daŭripova aŭ verda urbo. La urbo estas ĉefe konata pro sia urbanismo[1][2], ĝia piediranta politiko[3] kaj ĝia historia centro. Ĝi estas, kune kun Santiago-de-kompostelo, unu el la du grandaj galegaj urboj havante la plej multe da parkoj kaj verdaj spacoj po loĝanto[4].

Pontevedra estis privilegiita rezidejo de la nobelaro kaj de potencaj galegaj familioj, koincide kun la impulso de la mara trafiko kaj de la fiŝado en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Sekve, malmultaj urboj havas tian riĉeĉon en blazonoj sur ŝtonoj de fasadoj de urbaj palacoj kaj de nobelaj domoj.

Koordinatoj: 42° 26′ N 8° 38′ U / 42.433 °N, 8.633 °U / 42.433; -8.633 (mapo)

Pontovedro havas multajn pontojn, kiu klarigas sian nomdevenon 'ponto' en la nomo de la urbo. Ĝi ankaŭ havas tri plaĝojn: la plaĝo de Lérez, la plaĝo de Placeres kaj la plaĝo de Fontaíña. La plaĝo de Lérez troviĝas fronte al la insulo de la skulptaĵoj.

LoĝantaroRedakti

Ĝi havas ĉ. 80 000 loĝantojn (ciferoj de 2014). Ĝi troviĝas en la enfluo de rivero Lérez, ĉe Atlantiko. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco, kaj tial ĝi estas ekonomie ĉefe serveca. La industria parto de la provinco estas tamen en la pli granda urbo Vigo.

Apudaj vilaĝoj estas Barro, Moraña, Campo Lameiro, Cotobade, Ponte Caldelas, Soutomaior, Vilaboa, Marín kaj Meis.

HistorioRedakti

LegendoRedakti

Renesenca legendo atribuas la fondon de Pontevedro al Teŭkro, heroo de Troja milito. Li atingis tie post malakcepto de lia patro Telamono, fondis setlejon nome Helenes, kaj edzinigis Helena, filino de reĝo Putrech, tiama estro de helena armeo kontraŭ Ateno.

Romia epokoRedakti

Tamen arĥeologiaj esploroj ne trovas homan ĉeeston antaŭ romia epoko. La vera ĝermo de la urbo estas Turocqua, en suda bordo de rivero Lérez. Tiu romia ejo kreskis kaj estis nomata Duos Pontes ("Du Pontoj", t.e. la fonda kaj unu posta) aŭ Pontem Veteris ("ponto malnova", tiu de fondo).

ZenitoRedakti

De Mezepoko ĝis la fino de 16-a jarcento, la urbo iĝis unu el la ĉefaj galegaj havenoj, kun tre loĝata burgo. La malatento de kastiliaj reĝoj kaj posta militaro malbonefikis la urbon.

ProvincoRedakti

Pontevedro estas ĉefurbo de samnoma provinco. Ĝi estas speciala en Hispanio, ĉar ĝi estas la sola provinco en kiu ekzistas urbo multe pli granda ol la ĉefurbo: Vigo.

Aliaj urboj: Marín, Baiona, A Guarda, Cangas.

Kulturo kaj heredaĵoRedakti

Danke al rimarkinda malnova urbo, al la pejzaĝo kiu ĉirkaŭas ĝin kaj al ĝia eksa mezepoka haveno, Pontevedra estis difinita kiel "daŭripova urbo", "urbo de ĉarmo" kaj "aŭtentika galega urbo"[5] La turismaj lokoj estas multnombraj civilaj kaj religiaj konstruaĵoj, samkiel pitoreskaj mezepokaj lokoj.

Roka artoRedakti

La urba areo de Pontevedra estas la loko kie oni trovas la plej fortan koncentriĝon de la petroglifoj, unikaj prahistoriaj spuroj en la mondo, aroka arto kiun fakuloj kaj historiistoj priskribas kiel la sola ekskluziva kontribuo de la galegoj al la universala arto. La plej gravaj estas tiuj de la arkeologia parko Campo Lameiro, la petroglifoj de Mogor (Marín) kaj tiuj de A. Caeira (Poio), inter aliaj.[6]

Insulo de skulptaĵojRedakti

 
Benko de Jenny Holzer, usona tekstarta artistino.

La Isla de las Esculturas (Insulo de skulptaĵoj) estas parko kie 12 renomaj artistoj[7][8], kreis nuntempajn artverkojn interligitaj kun la pejzaĝo. La projekto oficiale malfermiĝis la 2-an de julio 1999. La parko havas surfacon de ĉirkaŭ 70.000 m² sur insulo en la rivero Lérez, konektita pere de pontetoj ambaŭflanke de la rivero.

Ĝi estas la plej grava parko en la urbo , proksime de la kampuso kqj kongresejo. Tie ĉi troviĝas 12 granitaj skulptaĵoj de famaj nuntempaj internaciaj kaj hispanaj artistoj pri landarto en kiuj la arto pripensis la rilato de la homo kun sia medio. La granitaj nuntempaj skulptaĵoj kiujn oni trovas tie estas : "Ĉielo mallongigita" de Giovanni Anselmo - "La 36 justuloj" de Fernando Casás - "Domo" de José Pedro Croft - "Piramido" de Dan Graham - "Petrarca" de Ian Hamilton Finlay - "Granitaj benkoj" de Jenny Holzer - "Saavedra" de Francisco Leiro - "Lineo de Pontevedra" de Richard Long - "Labirinto de Pontevedra" de Robert Morris - "Frenezo" aŭ "Malgranda paradizo por Pontevedra" de Anne kaj Patrick Poirier - "S/T" aŭ "Steleo" de Ulrich Rückriem - "Abatejoj Xaminorio xunquemen" de Enrique Velasco.

Verda kaj daŭripova urboRedakti

 
Verda, daŭripova urbo, ĉi tie Rùa Rosalia de Castro

Pontevedra estas avangarda urbo rilate al daŭripova movebleco. Dum la lastaj dudek jaroj, la urbo fariĝis internacia referenco rilate al daŭripova disvolviĝo komparebla al Dubrovnik (Kroatio), Kopenhago (Danio) kaj Capri (Italio), Hidra (Grekio), Freiburg (Germanio), Hamburgo (Germanio, Oslo (Norvegio), Houten (Nederlando) kaj Mackinac (Usono)[9] aŭ Bogoto (Kolombio) kaj Louvain-la-Neuve (Belgio), Cirkulado de aŭtoj estas malpermesata en granda parto de la urbo kaj 50 % de ĝia areo fariĝis piediranta: la trotuaroj estas pli larĝaj kaj la startetoj estas pli mallarĝaj por malinstigi la aŭtomobilistojn cirkuli tie. La zebrostriajn pasejojn estis altigitaj por montri eĉ pli al la aŭtomobilistoj ke ili ne havas la prioritaton. Ekde 1999, la aŭtotrafiko en la urbocentro estis reduktita kun 97% kaj la emisioj de Co2 kun 67%[10].

Pontevedra deklaris en 1999 (en 2020 jam pli ol 20 jaroj) militon kontraŭ aŭtoj, sed militon kontraŭ nenecesaj aŭtoj, ekzemple ŝoforoj kiuj daŭre traveturante la urbon por serĉi parkumejon. Eblas ankoraŭ parkumi aŭton en la urbo, sed ne pli longe ol 10 minutoj kun sankcio de 200 euro por tiuj kiuj ne respektas la limigon. Nur je 10 minutoj piede de la urbocentro troviĝas eĉ senpaga parkumejo por 4 000 aŭtoj[3] kaj oni kreis la apon Metrominuto, enhavante mapon kiel tiu de la metroo sed por piedirantoj, kiu indikas kiom da tempo necesas por marŝi de unu punkto al alia en la urbo. Nun 70% de la urbaj translokiĝoj estas piede kaj kvazaŭ ne plu okazas mortigaj akcidentoj.

Oni devas havi bonan kialon por ankoraŭ cirkuli en la urbocentro kun aŭtomobilo. Antaŭe la urbo fariĝis nevivebla pro daŭraj trafikŝtopiĝoj, akcidentoj, poluado, bruegoj kaj loĝantoj kiuj fuĝis for de butikoj kaj finfine de la urbo mem, ĉar aŭtoj ne havas pli grandan rajton al publika spaco ol iu ajn alia[11], klarigis ĝian urbestron Miguel Anxo Fernandez, kiu ankaŭ estas kuracisto[12]. En Pontevedra ni inversigis ĉi tiun hierarkion de prioritatoj, metante piedirantojn ĉe la supro (iru piede aŭ en rulseĝo), sekvita de bicikloj, publika transporto kaj, fine, de privata aŭto", la urbestro klarigis.

Depost la nova cirkulada plano en 1999 enove 12000 enloĝantoj venis loĝi en Pontevedro[11]. Por malhelpi ke homoj ne plu vizitas la urbocentrajn komercojn, la urbo kreis multege da terasoj por lokaj restoracioj kaj trinkejoj kaj malpermesis ke grandaj vendejoj trovigŭ tro proksime de la urbo por eviti ke homoj iras butikumi tie anstataŭ en la urbo[3]. En konvenciaj urbaj modeloj, la plej granda atento al movebleco iras al la privata aŭto[13].

FamulojRedakti

Mariano Rajoy,(1955), prezidinto de Hispanio

La Bela Otero

Pedro Sarmiento de Gamboa

Eksteraj ligilojRedakti

(fr) Pontevedra, la verda urbo, filmeto

(fr) Pontevedra : la senaŭta urbo, filmeto

(es) Magistrato de Pontevedra

(es) Provinca Deputitaro de Pontevedra

ReferencojRedakti

  1. (es) María Muñoz, Por qué todas las ciudades miran a Pontevedra, Eldiario.es, la 13-an de januaro 2016.
  2. (es) Marco Angelillo, Alla scoperta di Pontevedra, la città senza auto, La Repubblica, la 20-an de januaro 2019, alirite la 13-an de martoo 2020.
  3. 3,0 3,1 3,2 (fr) Une ville sans voitures : Pontevedra - une cité verte (urbo sen aŭtoj: Pontvedra - verda urbo), TV France 2
  4. (es) Ángel Arnáis, «Solo Pontevedra y Santiago superan la ratio saludable de zonas verdes» [arĥivo], El Correo Gallego
  5. [1]
  6. (es) Pontevedra causa sensación en Fitur, La Voz de Gallicia, la 26-an de januaro 2020, alirite la 13-an de marto 2020.
  7. (es) La Isla de las Esculturas de Pontevedra
  8. (es) La Insulo de Skulptaĵoj de Pontevedra: integrita modelo de arto kaj naturo ( PDF), doktoriĝa tezo de Eva López Tarrío
  9. (es) Angeles Castillo, Solo para peatones: Dubrovnik, Capri, Pontevedra y otros destinos sin coches, El Confidencial, la 7-an de oktobro 2016, alirite la 13-an de marto 2020.
  10. (fr) Laura Berlioz, «Espagne : La ville de Pontevedra laisse la priorité aux piétons» [arĥivo], Euronews, la 8-an de aŭgusto 2019, alirite la 13-an de marto 2020.
  11. 11,0 11,1 (en) This Spanish City Banned Cars - and Residents Say It’s Paradise (La hispana urbo forigis aŭtojn kaj la loĝantaro diras ke ĝi estas paradizo), Climate Reality, Facebook, 2018.
  12. (fr) Europe Hebdo - Reportage dans une ville sans voiture, à Pontevedra en Espagne, filmeto.
  13. (es) Analia Plaza, 10 ciudades que quieren ponérselo fácil a los peatones, Business Insider, la 7-an de oktobro 2018, alirite la 13-an de marto 2020.