Mariano Rajoy

Mariano RAJOY BREY [Marjano Raĥoj Brej] (naskita la 27-an de marto de 1955 en Santiago-de-Kompostelo) estas hispana politikisto, eksprezidanto de Hispanio kaj estro de la ĉefa partio de la lando, la konservativa Popola Partio (PP).

Mariano Rajoy Brey
president of the Partido Popular
Mariano Rajoy en Bilbao2.png
Coat of Arms of Mariano Rajoy Brey (Order of Isabella the Catholic).svg
Persona informo
Mariano Rajoy
Naskonomo Mariano Rajoy Brey
Naskiĝo 27-an de marto 1955
en Santiago-de-Kompostelo
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater Universitato de Santiago de Compostela [#]
Partio PP
Subskribo Mariano Rajoy
Familio
Patro Mariano Rajoy Sobredo [#]
Patrino Olga Brey López [#]
Edz(in)o Elvira Fernández [#]
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto
Aktiva en Madrido [#]
Aktiva dum 1981–majo 2018 [#]
En TTT [1]
Escudo de España (mazonado).svg
78a Prezidanto de la Registaro de Hispanio
6a post Konstitucio de 1978
Dum 21-a de decembro 20111-a de junio 2018
Antaŭulo José Luis Rodríguez Zapatero
Sekvanto Pedro Sánchez Pérez-Castejón
Dum oktobro 2004
Antaŭulo José María Aznar
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rajoy naskiĝis en Santiago-de-Kompostelo, ĉefurbo de Galegio, nordokcidenta regiono de Hispanio. Li studis juron en la Universitato de Santiago-de-Kompostelo kaj poste laboris kiel registristo de terposedaĵoj. Lia politika kariero komenciĝis en 1981, kiam li membriĝis en la Popola Partio (tiam nomata Alianza Popular) kaj iĝis deputito de la Galegia Parlamento. En 1989 li estis elektita deputito por la provinco Pontevedro en la hispana nacia parlamento.

Delonga kunlaboranto de José María Aznar, Rajoy pasis al la nacia politiko kiam Aznar iĝis ĉefministro en 1996 kaj nomumis lin ministro pri edukado. La postenon de ministro pri internaj aferoj (sekureco) li okupis en 2001.

La 30-an aŭgusto de 2003 oni anoncis la elekton de Rajoy kiel kandidaton de la Popola Partio por la nacia balotado de marto de 2004, post la decido de Aznar ne rekandidatiĝi.

Rajoy klopodis prezenti sin kiel la kandidato, kiu pli bone estis povonta garantii la lukton kontraŭ la terorismo de ETA kaj la unuecon de Hispanio. La atenco de Al-Kaida en Madrido okazinta la 11-an de marto, nur tri tagojn antaŭ la balotado, plifortigis la kritikojn kontraŭ la konservativa registaro por la implikiĝo de Hispanio en la invado de Irako. Tamen, la Popola Partio unue neis la aŭtorecon de Al-Kaida kaj kulpigis la eŭskan terorisman grupon ETA pri la atenco. Tiu sinteno de la PP motivis akuzojn pri mensogemo kaj manipulo por eviti malvenki je la balotado. Rajoy malvenkis kontraŭ la socialisma kandidato, José Luis Rodríguez Zapatero.

Konfirmita kiel ĉefgvidanto de sia partio, li denove kandidatis kaj malvenkis en la postaj parlamentaj balotoj en 2008, denove kontraŭ Rodríguez Zapatero.

Fine, en la elektoj de la 20-a de novembro 2011, li venkis kontraŭ la socialista kandidato Alfredo Pérez Rubalcaba, kun absoluta plimulto. Li estis elektita prezidanto de la registaro (ĉefministro) la 19-an de decembro, kaj ĵuris sian postenon la 20-an de decembro.

Eksteraj ligilojRedakti