Capri

komunumo de Italio

Capri (elparolu: "Kapri"), esperantigebla kiel Kaprio, estas komunumo de Italio. Ĝi situas sur samnoma insulo en la Golfo de Napolo, en ties malalta parto; en la pli alta parto situas Anacapri. Ambaŭ komunumoj apartenas al la regiono Kampanio kaj la provinco Napolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 804 loĝantoj. Najbaras la komunumo Anacapri.

ISO
Capri
Capri
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Kampanio
Provinco NA Napolo
Geografia situo 40° 33′ N, 14° 14′ O (mapo)40.55555555555614.240277777778Koordinatoj: 40° 33′ N, 14° 14′ O (mapo)
Alto super marnivelo 142 m [+]
Areo 3 km²
Loĝantaro 6804 (2023)
Loĝdenso 1676 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Anacapri
Patrono San Costanzo
Festa tago 14-a de majo
Nomo de loĝantoj capresi
Poŝtkodo 80073
Imposta kodo B696
Kodo laŭ ISTAT 063014
Telefona prefikso 081
Retpaĝo Oficiala retejo
Capri (Italio)
Capri (Italio)
DEC
Capri
Capri
Situo de Capri
vdr

Somere la komunuma haveno estas trafike ligita al Salerno, Sorrento, Positano kaj Napolo per la boataj linioj de la mara metroo.

La Blua Kaverno estas kaverno en Capri, kiu aspektas kiel granda halo ĉirkaŭ kvar etaĝojn alta. Eblas eniro nur de la maro kaj boate, tra ŝtona arko malpli ol metron alta. La kaverno estis fosita de la maraj ondoj ene de la kalkŝtono kaj estas duone plena de akvo kiel rezulto de la enprofundiĝo de la marborda grundo.

Eksteraj ligiloj redakti