La Golfo de Napolo estas golfo de la suda Tirena maro, kuŝanta inter la Flegrea duoninsulo nord-okcidente (kabo Miseno) kaj la Sorrenta duoninsulo sud-oriente (Kabo Campanella).

Golfo de Napolo
Akvejo Tirena maro
Geografia situo 40° 44′ 7″ N, 14° 16′ 31″ O (mapo)40.73527777777814.275277777778Koordinatoj: 40° 44′ 7″ N, 14° 16′ 31″ O (mapo)
Golfo de Napolo (Kampanio)
Golfo de Napolo (Kampanio)
DEC
Golfo de Napolo
Golfo de Napolo

Map

vdr
Mapo de la golfo de Napolo
Satellita bildo de la golfo de Napolo

Se oni rigardas la insulojn de la golfo kvazaŭ plilongigoj de la du duoninsuloj, la foraj limoj de la golfo atingas Kabon Imperatore, en la insulo Ischia kaj Kabon Carena en la insulo Capri.

La golfo de Pozzuoli, inter Kabo Miseno kaj Kabo Posillipo, kuŝas tute ene de la Golfo de Napolo.

La maraj enirvojoj de la golfo estas kvar:

  • la Markolo de Procida, inter la insulo Procida kaj la kontinento (Monte di Procida);
  • la Markolo de Ischia, inter la insulo Ischia kaj Vivara;
  • la Granda Markolo, la ĉefa enirvojo, inter Ischia kaj Capri;
  • la Malgranda Markolo, inter Capri kaj la Sorrenta Duoninsulo.

La bordoj de la Golfo de Napolo estis loĝataj jam en antaŭhistoria epoko. Dum la greka kaj romia epokoj floris tie gravaj urboj kaj havenoj, kiel: Miseno, Cuma, Baia, Puteoli (nun Pozzuoli), Ercolano, Pompejo, Oplonti, Stabia.

Nuntempe, la Golfon de Napolo karakterizas ege alta loĝdenseco, kaj sekva homa premo en ĝia meza parto, ĉefe pro la metropola areo de la urbo Napolo), dum ĉe ĝiaj foraj limoj troviĝas mondkonataj turismaj lokoj (Ischia, Capri, Sorrento, ktp)

Vidu ankaŭ redakti