Tirena maro

La Tirena Maro (itale Mar Tirreno, france Mer Tyrrhénienne) estas parto de la okcidenta Mediteraneo. Ĝi situas okcidente de Italio, inter tiu kaj la insuloj Elbo, Korsiko, Sardio kaj Sicilio. Sudoriente la Markolo de Mesino ĝin ligas al la Ionia Maro.

Tirena maro
Mezzogiorno d'Italia.jpg

AkvejoMediteraneo

Koordinatoj40° 0′ 0″ N, 12° 0′ 0″ O (mapo)4012Koordinatoj: 40° 0′ 0″ N, 12° 0′ 0″ O (mapo)

Areo231 000 km² (23 100 000 ha)
Nombro de insuloj4

Map
Tirena maro
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Tyrrhenian Sea [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝia plej profunda loko profundas pli ol 3.700 metrojn, laŭ iuj eĉ 3.785; ĝi situas proksimume en ĝia centro kaj formas regulan triangulon kun Napolo kaj Romo. Ĉe ĝia suda rando, antaŭ la bordo de Sicilio, situas ĉeno da vulkanaj insuloj, Liparoj.

Ĝia nomo deriviĝas de la helena nomo de antika popolo, la "tirenoj", nomataj ankaŭ etruskoj.