Liparaj insuloj
La Liparaj Insuloj estas arkipelago de sep vulkanaj insuloj en la Tirena Maro en Mediteraneo norde de Sicilio.
Sinonimoj: Liparoj, Eolaj Insuloj
Per sia nomo (it. Isole Eolie) ili omaĝas al Eolo, la greka dio de la vento. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 38° 32′ N 14° 54′ O / 38.533 °N, 14.900 °O (mapo).
Liparaj insuloj (Eolaj insuloj) | ||
---|---|---|
![]() Mapo de la Liparaj insuloj | ||
Akvejo | Tirena maro | |
Geografia situo | 38° 35′ N, 14° 59′ O (mapo)38.57555555555614.989722222222Koordinatoj: 38° 35′ N, 14° 59′ O (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 7 | |
Ĉefa insulo | Lipari | |
Tuta areo | 115,4 km² | |
Loĝantoj | 13 768 (2009) | |

La insularo allogas 200.000 vizitantojn ĉiujare, kiuj venas pro la belega naturo aŭ pro sanigo. La plej granda insulo estas Lipari, pro tio la tuta arkipelago estas konata en turismo kiel Liparaj insuloj. La aliaj - laŭ grandeco estas: Salina, Vulcano, Stromboli, Filicudi, Alicudi kaj Panarea. Vulkano estas fama pro siaj fango-banoj (nur rande rimarkita: fango en la itala signifas koto).
En 2000 UNESKO deklaris la vulkanan insularon Monda Naturheredaĵo de Unesko.
ligilojRedakti
- UNESCO World Heritage Sites, Aeolian Islands - angla
- Turisma oficejo de Liparaj insuloj - itala.
- Informoj pri la Liparaj insuloj - plurlingva
- Richard Stillwell, ed. Princeton Encyclopedia of Classical Sites, 1976:
"Aeoliae Insulae (Liparaj insuloj), Messina, Sicilio" - angla - Aeolian Islands Photos. Arkivigite je 2007-05-29 per la retarkivo Wayback Machine