Lipari
- Tiu ĉi artikolo temas pri la itala komunumo Lipari, sur samnoma insulo de la Mediteraneo. La loknomo ankaŭ uzatas kiel familia nomo, ekzemple de la esperantistino Michela Lipari.
Lipari estas itala komunumo sur la samnoma insulo en la Liparaj insuloj, ankaŭ nomataj Eola arkipelago. Ĝi apartenas al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 12 565 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Santamarina Salina, Leni kaj Malfa.
Lipari | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | ME Mesino | ||||
Geografia situo | 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo)38.46666666666714.95Koordinatoj: 38° 28′ N, 14° 57′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 5 [+] m | ||||
Areo | 37 km² | ||||
Loĝantaro | 12 565 (2023) | ||||
Loĝdenso | 140 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Alicudi, Filicudi, Panarea, Stromboli, Vulcano, Canneto, Acquacalda, Quattropani kaj Pianoconte | ||||
Najbaraj komunumoj | Santamarina Salina, Leni kaj Malfa | ||||
Patrono | sankta Bartolomeo | ||||
Festa tago | 24-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | liparesi aŭ liparoti | ||||
Poŝtkodo | 98055 | ||||
Imposta kodo | E606 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 083041 | ||||
Telefona prefikso | 090 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Geologio
redaktiLa insulo estiĝis per vulkana aktiveco. Laŭ sedimentoj kaj Karbono 14-esploroj oni supozas kvar gravajn erupciojn ĉ. 20, 13 kaj 9 jarmilojn a.K. kaj lastan en la 5-a jarcento p.K., kiam Romiaj vilaĝoj sur la insulo estis kovritaj per vulkana pumiko. Hodiaŭ oni konsideras la vulkanojn neaktivaj, kvankam ili ofte montras fumarolon.
Geografio
redaktiLa insulo Panareo (itale, Isola di Panarea) estas la dua plej malgranda insulo (post Basiluzzo) el la ok Liparaj insuloj, sistemo de vulkana insuloj norde de Sicilio. Ĝi apartenas al la komunumo Lipari.
Historio
redaktiKiel rezulto de la vulkaneco Lipari estas riĉa je obsidianoj kaj pumiko, materialoj tre taŭgaj por fari akrajn kaj tamen stabilajn tranĉilojn.
En Lipari troviĝas pluraj nekropoloj kiuj atestas longan historion eble ĝis la jaro 5.000 a.K.
Hodiaŭ
redaktiHodiaŭ la urbo vivas grandparte de turismo kaj pumiko. La tuta arkipelago estis agnoskita kiel Monda Naturheredaĵo de Unesko en 2000.