Fumarolo (el la latina fumus, fumo) estas malfermaĵo je planedkrusto, ofte proksime al vulkanoj, kiu elsendas vaporon kaj gasojn kiel ekzemple karbona dioksido, sulfura dioksido, klorida acido, kaj hidrogena sulfido. La vaporo kreiĝas kiam trovarmiĝinta akvo turniĝas en vaporon, dum ĝia premo falas elveninte el la grundo. Oni donas la nomon solfataro, de la itala solfo, sulfuro (tra la sicilia dialekto), al fumaroloj kiuj elsendas sulfurecajn gasojn.

Fumarolo ĉe kratero Halema`uma`u
Fumarolo ĉe Námafjall, Islando

Fumaroloj povas aperi laŭ malgrandaj fendetoj au longaj rokfendoj, en ĥaosaj grupoj aŭ kampoj, kaj surface de laftorentoj kaj dikaj deponaĵoj de piroklastaj fluoj. Fumarolkampo estas areo de varmaj akvofontoj kaj gaskanaloj kie magmo aŭ varmaj likvorokoj ĉe mallarĝa profundo liberigas gasojn aŭ interagas kun subtera akvo. De la perspektivo de subtera akvo, oni povus priskribi fumarolojn kiel varmaj akvofontoj kiuj forboligas sian tutan akvon antaŭ ol la akvo atingos la surfacon.

Bona ekzemplo de fumarolagado sur la Tero estas la fama Valo de Dek Mil Fumoj, kiu formiĝis dum la erupcio de 1912 de vulkano Novarupta en Alasko. Komence, estis miloj da fumaroloj en la malvarmiĝanta cindro el la erupcio, sed post kelke da tempo la plej granda parto el ili estingiĝis. Fumaroloj povas daŭri dum jardekoj aŭ jarcentoj se ili estas super persista varmofonto, aŭ malaperi de semajnoj al monatoj se ili okazas sur freŝa vulkana deponaĵo kiu rapide malvarmetiĝas. Ekzistas ankaŭ laŭtakse kvar mil fumaroloj ene de la limoj de Nacia Parko Yellowstone. Ĉirkau 2009, fumarolo malfermiĝis en Chair 3 ĉe skiferiejo Mammoth Mountain en Kalifornio. Oni starigis maŝan barilon kaj avertilon ĉirkaŭ la truo por averti skiantojn pri la danĝero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti