Gejsero (el la islanda geysa – turniĝadi, flui), estas varmakva fonto, kiu elŝprucas akvon regule aŭ neregule kiel fontano. Similan elŝprucon oni nomas erupcio ĉe vulkano. La fenomeno estas nomita laŭ Islanda gejsero Geysir.

Kiel funkcias gejseroj? - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Kiel funkcias gejseroj? redakti

Por la malofta fenomeno gejsero, pluraj faktoroj devas funkcii kune perfekte. Varma akvo estas nemalhavebla parto de gejsero. Vulkana energio sola tamen ne sufiĉas por igi termikan fonton gejsero. Oni ankaŭ bezonas geologian proprecon. Gejseroj ĉiam venas de mallarĝa ŝakto. La vulkano varmigas la akvon de sube. Sed la pezo de la akvo en la ŝakto kreas tiom da premo, ke la akvo ne komencas boli kaj vaporiĝi kiel kutime je 100 gradoj celsiaj, sed restas likva eĉ ĉe pli altaj temperaturoj. Ni konas la principon el la premkuirilo. Kiam la akvo tiel varmiĝas, ke gasaj bobeloj formiĝas de sube ĝis la supra areo, la vaporo puŝas iom da akvo el la ŝakto. Pro la malpezigo, la premo ŝanĝiĝas. Nun la akvo bolas eksplodige, la volumo multiĝas ĝis 1600 fojoj. Ĉi tio ankaŭ eksplikas la altan energion kun kiu la gejsero ĵetas la miksaĵon de vaporo kaj akvo al la aero. Gejseroj estas raraj kaj ankaŭ tre fragilaj. La plej malgrandaj ŝanĝoj povas sekigi ilin.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube