Geysir estas Islanda gejsero.

El ĝia nomo aliaj samtipaj ŝprucigaj fontoj gajnis siajn nomojn. Antaŭe ĝi erupciis ordinare ĉiutage sed nun oni devas instigi ĝin per sapo aŭ similaj materioj. La varmo de ĝia akvo sur la supraĵo estas 76 ĝis 86 gradoj. Sed pli profunde en la fonto ĝi estas 120 ĝis 130 gradoj. La erupcioj komenciĝas je potencaj, basaj muĝoj en la profundo de la fonto. Samtempe la surfaco de la akvo komencas pli forte boli, kaj iom post iom ĝi leviĝas pli kaj pli, ĝis el la giganta fontotruo saltegas 50 ĝis 70 metre alta akvokolono, kiu per furioza forto kaj skuanta bruego ĵetas siblantajn akvotorentojn super la tuta ĉirkaŭaĵo, ĝis la erupcio malrapide ĉesas kaj silentiĝas post 15 ĝis 30 minuta spektaklo.

Bildaro redakti