Blua Kaverno (Capri)

La Blua Kaverno estas kaverno sur la insulo Capri apartenanta al Italio. La kaverno aspektas kiel granda halo ĉirkaŭ kvar etaĝojn alta. Eblas eniro nur de la maro kaj boate, tra ŝtona arko malpli ol metron alta. La kaverno estis fosita de la maraj ondoj ene de la kalkŝtono kaj estas duone plena de akvo kiel rezulto de la enprofundiĝo de la marborda grundo.

La interno de la kaverno
Ĉe la enirejo al la kaverno

La kaverno nomiĝas laŭ la blua lumo, kiu inundas sian spacon. Antikve la kaverno estis uzata kiel banloko por la riĉuloj de Romo. La subteraj pasejoj kondukantaj al ĝi estas parte sigelitaj kaj ŝajnas esti iam parto de subtera sistemo de fosaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti