Mara metroo (Italio)

boata servo liganta la plej gravajn havenojn ĉe la marbordo de la itala regiono Kampanio

La Mara metroo - itale Metrò del Mare - estas mara servo kiu, uzante plejparte apogflugilajn boatojn, ligas la plej gravajn havenojn ĉe la marbordo de la itala regiono Kampanio.

Ĝi estis aktiva de 2001 ĝis 2012, administrita de la konsorcio kiu inkludis kelkajn navigaciajn kompaniojn el Kampanio, kaj estis reaktivigita en 2016, financita de la Kampania regiono.

Historio redakti

Ĝi estis komence aktiva nur dum la somera periodo, kaj komence la unua linio kiu kunligis Bacoli kun Sorrento, pasante tra gravaj centroj de la Golfo de Napolo kiel Napolo, Torre del Greco, Torre Annunziata, Castellammare di Stabia kaj Vico Equense. Konsiderante la bonŝancan sperton kaj la enorman sukceson kiun ĝi ricevis, la sekvan jaron krom la unua linio ankaŭ estis establitaj aliaj, ĝis 6 linioj kiuj kunligis ne nur la havenojn de la Golfo de Napolo, sed ankaŭ la golfo de Salerno kaj la geografiua regiono Cilento, kelkaj el kiuj estis igitaj funkciaj tutjare.

Post kiam en 2011 la sekcioj ene de la Golfo de Napolo kaj en 2012 la linioj por Cilento ankaŭ estis nuligitaj, en januaro 2016, la regiono anoncis la aktivigon de 4 linioj por somero 2016, ankaŭ konfirmitaj por la sekvaj jaroj, almenaŭ ĝis aŭtuno 2021.[1]

Referencoj redakti