Neville Chamberlain
Arthur Neville CHAMBERLAIN (naskiĝinta la 18-an de marto 1869 en Birmingham, mortinta la 9-an de novembro 1940 en Heckfield, proksime de Reading en Hampshire) estis britia konservativa ĉefministro (la 28-a de majo 1937 - la 10-a de majo 1940). Lia nomo estas ligita precipe kun la politiko de cedoj, kiun li praktikis rilate al Germanio de Adolf Hitler, kongrue kun Lord Halifax.
La Tre Honorinda | |||||
Neville Chamberlain | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Arthur Neville Chamberlain
| |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Neville Chamberlain | |||||
Naskonomo | Arthur Neville Chamberlain | ||||
Naskiĝo | 18-a de marto 1869 en Birmingham, Anglio | ||||
Morto | 9-a de novembro 1940 en Heckfield, Anglio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kojlorektuma kancero vd | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Religio | Unitarismo | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Mason Science College | ||||
Partio | Konservativa | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Chamberlain vd | ||||
Patrino | Florence Kenrick vd | ||||
Gefratoj | Beatrice Chamberlain • Hilda Chamberlain • Ida Chamberlain • Ethel Chamberlain vd | ||||
Edz(in)o | Anne Chamberlain | ||||
Infanoj | Dorothy Chamberlain • Francis Chamberlain vd | ||||
Parencoj | George Hamilton Kenrick vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • entreprenisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando | |||||
Dum | 28-a de majo 1937 – 10-a de majo 1940 | ||||
Antaŭulo | Stanley Baldwin | ||||
Sekvanto | Winston Churchill | ||||
Ministro pri financoj | |||||
Dum | 5-a de novembro 1931 – 28-a de majo 1937 | ||||
Antaŭulo | Philip Snowden | ||||
Sekvanto | John Simon | ||||
Dum | 27-a de aŭgusto 1923 – 22-a de januaro 1924 | ||||
Antaŭulo | Stanley Baldwin | ||||
Sekvanto | Philip Snowden | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Arthur Neville Chamberlain estis filo de Joseph Chamberlain, devene radikala liberalulo, kiu pli poste transiris al la konservativuloj kaj akiris postenon de ministro pri komerco kaj kolonioj, kaj malpli aĝa frato de Austen Chamberlain, ministro pri eksterlandaj aferoj (1924 - 1929), ricevinto de Nobel-premio.
Li rezignis pri la posteno de la ĉefministro la 10-an de majo 1940 post la invado de germanaj trupoj en Belgion, Nederlandon kaj Luksemburgion. Rezigninte li restis ĉefo de la konservativuloj, kaj tiel longe kiel lia sano permesis al li tion, li subtenis Churchill-on. La 6-an de novembro 1940 li mortis pro stomaka kancero. Li estas konata pro la fama frazo, kiun li diris en 1938 reveninte de la Munkena Konferenco: "Mi alportis al vi la pacon."