Joseph Chamberlain

Joseph Chamberlain (8a julio 1836 - 2a julio 1914) estis brita politikisto kaj ŝtatisto. Male al la plej multaj gravaj politikistoj de la tempo, li estis memfarita komercisto kiu ne ekzamenis universitaton.

Joseph Chamberlain
Persona informo
Joseph Chamberlain
Naskiĝo 8-an de julio 1836 (1836-07-08)
en Londono
Morto 2-an de julio 1914 (1914-07-02) (77-jaraĝa)
en Londono
Mortis per apopleksio vd
Tombo Key Hill Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono vd
Partio Liberala Partio vd
Subskribo Joseph Chamberlain
Familio
Patro Joseph Chamberlain vd
Patrino Caroline Harben vd
Gefratoj Richard Chamberlain • Arthur Chamberlain • Mary Chamberlain vd
Edz(in)o Mary Crowninshield Endicott Chamberlain • Florence Kenrick • Harriet Kenrick vd
Infanoj Neville ChamberlainAusten Chamberlain • Beatrice Chamberlain • Ida Chamberlain • Hilda Chamberlain • Ethel Chamberlain vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita en Londono, Chamberlain faris sian karieron en Birmingham, unue kiel produktanto de ŝraŭboj kaj poste kiel fama urbestro de la grandurbo. Dum sia frua plenaĝeco li estis membro de la radikala branĉo de la Liberala Partio kaj aktivulo por instrusistema reformo. Li membrigis en la Ĉambro de Komunuloj nur preskaŭ kvardekjaraĝa, relative malfrue en vivo por unuaranga politikisto. Pliiĝante al potenco tra sia influo kun la liberala organizo, li funkciis kiel Prezidanto de la Estraro de Komerco Board of Trade dum la dua registaro de Gladstone (1880-85). Tiutempe, Chamberlain estis fama pro siaj atakoj kontraŭ la konservativula gvidanto Lord Salisbury, kaj en la parlamenta balotado en 1885 li proponis la "Unauthorised Programme" de avantaĝoj por lastatempe franĉizitajn kamplaboristojn. Chamberlain abdikis de la tria registaro de Gladstone en 1886 en opozicio kontraŭ la akcepto de la Irish Home Rule, kaj post la disigo de la liberala partio li iĝis membro de la Liberalaj Uniistoj, partio kiu inkludis blokon de parlamentanoj bazitaj en kaj ĉirkaŭ Birmingham.

De la parlamenta balotado en 1895 la Liberalaj Uniistoj estis en koalicio kun la Konservativa Partio, sub la iama kontraŭulo de Chamberlain nome Lord Salisbury. Chamberlain akceptis la postenon de ministro por eksteraj aferoj, tio estas ĉefe por la kolonioj, sed ne nur, malakceptante aliajn postenojn. En tiu tasko, li prezidis la Duan Bur-Militon kaj estis la domina figuro en la reelekto de la Uniista Registaro ĉe la "Kakia Elektado" en 1900. En 1903, li abdikis de la kabineto ĝis kampanjo por doganreformo. Li akiris la subtenon de la plej multaj Uniistaj parlamentanoj por tiu sinteno, sed la disigo kontribuis al la grandega Uniista malvenko ĉe la parlamenta balotado en 1906. Kelkajn monatojn poste, baldaŭ post iĝi sepdekjaraĝa, li estis malfunkciigita per bato.

Malgraŭ neniam iĝi ĉefministro, li estas rigardita kiel unu el la plej gravaj britaj politikistoj de la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento, same kiel fama oratoro kaj interesa gravulo kiuj disfendis ambaŭ ĉefajn partiojn. Winston Churchill poste skribis pri li ke li estis la viro "kiu faris la veteron". Chamberlain estis la patro, per malsamaj geedziĝoj, de Sir Austen Chamberlain kaj Ĉefministro Neville Chamberlain.

Liaj verkoj redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Amdery, Julian kaj J.L. Garvin, The life of Joseph Chamberlain, Six volumes, Macmillan, 1932–1969
  • Browne, Harry. Joseph Chamberlain: Radical and Imperialist, Longman Higher Education, 1974
  • Cohen, Avner. "Joseph Chamberlain, Lord Lansdowne and British Foreign Policy 1901–1903: From Collaboration to Confrontation", Australian Journal of Politics and History 43#2 1997. pp 122+. rete
  • * Fraser, Derek. "Joseph Chamberlain and the Municipal Ideal," History Today (Aprilo 1987) 37#4 pp 33–40
  • Fraser, Peter. Joseph Chamberlain: Radicalism and empire, 1868–1914 (1966)
  • Howell, P.A.. 'Joseph Chamberlain, 1836–1914'. In The Centenary Companion to Australian Federation, eldonita de Helen Irving, Cambridge, UK: Cambridge University Press, 1989
  • Hunt, Tristram. Building Jerusalem: The Rise and Fall of the Victorian City, London: Weidenfeld and Nicolson pp 232–265, 2004
  • Jay, Richard. Joseph Chamberlain, A Political Study (Oxford University Press, 1981)
  • Judd, Denis. Radical Joe: Life of Joseph Chamberlain, H Hamilton, 1977
  • Kubicek, Robert V. The administration of imperialism: Joseph Chamberlain at the Colonial Office (Duke University Press, 1969)
  • Loades, David, eld. Reader's Guide to British History (2003) 1: 243-44; historiography
  • Marsh, Peter T. Joseph Chamberlain: Entrepreneur in Politics, Yale University Press, 1994; full-scale biography
  • Marsh, Peter T. "Chamberlain, Joseph (1836–1914), Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; online edn, Sept 2013 accessed 3 July 2014
  • Powell, J. Enoch. Joseph Chamberlain, Thames and Hudson Ltd, 1977
  • Strauss, William L. Joseph Chamberlain and the theory of imperialism (1942) reta eldono

Unua fonto redakti

  • Mr Chamberlain's speeches, eld. C. W. Boyd, (2 vol. 1914) online ·

Eksteraj ligiloj redakti