Admiralo

marmilitista rango

Admiralo estas estro de ŝtata mararmeo, do de milita ŝiparo, kaj la plej altranga maroficiro.

Ekzemplo el Usono: Admiralo William J. Fallon, komandisto de la pacifika usona mararmeo dum 2006

La vorto devenas de la araba amīr al-bahr امير البحر – „mara komandisto“ (komparu kun tio la vorton emiro).

En Germanio la unua admiralo skribe menciiĝis dum la jaro 983 post Kristo, kiam troniĝis la imperiestro Otto la 3-a. Dum la 10-a kaj 11-a jarcentoj estroj de ŝiparoj en Grekio havis la titolon Ameralios.

Dum la 12-a jarcento unue la estroj de la ŝiparoj de Ĝenovo kaj Sicilio ekhavis la titolon, dum la 13-a jarcento ankaŭ tiuj de Anglio kaj Francio, kaj la aliaj eŭropaj ŝtatoj sekvis pli poste.

Insigno de admiralo (nederlanda mararmeo)
Insigno de admiralo (belga mararmeo)