Paulus MOTZ (naskiĝinta la 29-an de septembro 1817 en Ritschenhausen, mortinta la 3-an de majo 1904 en Meiningen) estis germana endialekte verkinta poeto de la regionoj Grabfeld kaj Rhön kaj forstisto.

Paulus Motz
Paulus Motz ĉirkaŭ 1880
Paulus Motz ĉirkaŭ 1880
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1817 (1817-09-29)
en Ritschenhausen
Morto 3-an de majo 1904 (1904-05-03) (86-jaraĝa)
en Meiningen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo verkisto
vdr
Naskiĝidomo de Motz en 2005

Vivo redakti

Paulus Motz, estante filo de kamparano, senditis kontraŭ ĉiuj envilaĝaj kutimoj je la respektinda Bernhardinum-gimnazio de Meiningen. La volo de la patro je kariero ekleziula tamen ne plenumitis, ĉar Motz sentis pli profunda la vokon je laboro en la naturo. Tial li iĝis forstisto.

Ekde 1842 li deĵoris por la ŝtato, unue en Henneberg (Turingio), poste en Veilsdorf (apud Hildburghausen), poste en Judenbach-Heinersdorf, finfine en Bad Colberg-Heldburg. La venonta posteno estis ĉefforstisteca en Schmiedefeld. Post la lasta transloko al Unterwellenborn-Reichenbach ĉe Saalfeld-erikejo, kie li havis malfacilan tempon inter 1870 kaj 1877, li suferis akcidenton dum enarbara laboro kaj retiriĝs je Meiningen-Dreißigacker. Li mortis post du apopleksiojn.

Graveco redakti

La unuajn poemojn li verkis dum sia henneberga-tempo ĉ. 1850. La unua antologio eldonitis en 1848 en Hildburghausen. Rapide sekvis dua volumo.[1]. En 1925 eldonitis en du volumoj kolekto da liaj poemoj, kio okaze de la datreveno 90-a mortotaga belforme represitis laŭ iniciativo de Heimat- und Lindenfestverein Ritschenhausen kaj Landjugendverband Thüringen.

 
Verko nomita Das Motzebüchle

Motz verkis multe da gajaj kaj edifaj versaĵoj en sia eostfrankonia dialektogrupo hennebergia kiuj famiĝis en la tuta Duklando Saksio-Meiningen. En multaj privataj domoj inter la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj troviĝis almenaŭ unu ekdezemplero de li. En tempo de maltelevidado, en amikara rondo ne malofte recititis el tiaj verkoj; ofte poemeroj de Motz eĉ parkere lernitis kaj volonte prezentitis. Okaze de la dogana ekgraveco de la nova stacidomo de sia naskiĝloko Ritschenhausen Motz ekz. verkis pri la estonte nepre ŝanĝiĝonta rilato inter la vilaĝo Ritschenhausen kaj la grandurbo Meiningen en gaja maniero jene: Nach wörd - ich wett zahntausend Thaler! - / Ons Duerf noch ömmer meä zentraler, / Onn wärd am Enn enn Mäninger Lahnd / Noch Houptschtahd, 's iß schu zont bekahnt / Enn ganze döütsche Reich, es färn /Die allerhöchste döütsche Herrn: / Ons Kronprinz Bismarck ah - / Durch Retschehause zont - Hurrah! - / Gatt Achting nähr - dann secherlich / Muß Mäninge sich noch verkrich, / Bann's mit der Zeit so wärd hässe / Off Postpaket - on Brief - Adresse: / (Bärr hält's für Schpahs, bär hält's für Flause?!) / Enn Mäninge bei Retschehause! "[2]

Literaturo redakti

  • Heimat- und Lindenfestverein Ritschenhausen e.V. und Landjugendverband Thüringen (eld.): Motz, Gedichte in henneberger Mundart Blackberry Entertainment, 1995 ISBN 3-930328-01-1

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Paulus Motz: Jokes-Aepfel - Gedichte in Henneberger Mundart. Zweites Bändchen, Hildburghausen 1858 (interrete)
  2. Traduko de la endialektaĵo: Sekve - mi vetus 10.000 talerojn! - nia vilaĝo iĝos pli kaj pli centra. Kaj finfine de la lando meiningen-a ĝi fariĝos ĉefurbo. Ĉar jam nun ĝi famas en la tuta Germana regno ĉar transveturadas ĝin multaj gravuloj germanaj. Ekzemple kronprinco nia Bismarck. Mi pensas ke baldaŭ Meiningen malpligraviĝos kaj sur pakaĵoj kaj leteroj oni devos skribi (ĉu ci ne volas kredi tion?? ĉu por ci tio vere malsenchavas??): 'Meiningen apud Ritschenhausen'.