Provinco Vartlando

provinco de Nazia Germanio

La govioprovinco Vartlando de la Germana Regno - germane Reichsgau Wartheland (komence Reichsgau Posen, ankaŭ: Warthegau; pole Kraj Warty) estis administra unuo de Tria Regno nomata Reichsgau ("regna govio") formiĝinta el partoj de la teritorio de Dua Pola Respubliko, aneksitaj en 1939 dum la Dua Mondmilito. Ĝi konsistis el la regiono de Grandpollando kaj apudaj regionoj. Partoj de Warthegau kongruis kun la simile nomita provinco Posen de Prusio (kaj antaŭe la Grandduklando Posen de 1815) de antaŭ la Traktato de Versajlo. La nomo komence devenis de la ĉefurbo, Posen (Poznań), kaj poste de la ĉefa rivero, Varto. Dum la dispartigoj de Pollando-Litovio de 1793, la plej granda parto de la areo estis aneksita de la Reĝlando Prusio ĝis 1807 kiel Suda Prusio. De 1815 ĝis 1849, la teritorio estis ene de la aŭtonoma Grandduklando Posen, kiu estis la provinco Posen ĝis Pollando estis restarigita kiel Dua Pola Respubliko en 1918–1919 sekve de la Unua Mondmilito. La areo estas nuntempe ekde 1999 la Grandpollanda provinco de Pollando.

Nazia Germanio en 1944, Vartlando intense flave dekstre
administra disdivido de Vartlando en 1944

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • Czesław Łuczak, Położenie ludności polskiej w Kraju Warty 1939-1945. Dokumenty niemieckie (Situo de pola loĝantaro en Provinco Vartlando 1939-1945. Germanaj dokumentoj). Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 1987. ISBN 83-210-0632-9.

Eksteraj ligiloj

redakti